Eksedro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eksedro de la pastro Pamfilidas, Akropolo de Lindos, Rodoso, Grekio.

En arkitekturo, eksedro, devena el latina exedra, kunsidejo kun sidiloj, estas ĝenerale, subĉiela konstruaĵo, de cirkla plano, kun fiksaj sidiloj kaj dorsapogiloj en la interna parto de la kurbo. La eksedroj estas metitaj ofte ĉe la fasado de palaco, sed desegnitaj kiel aperturo en la interna muro. La greklingva signifo originala (ἐξέδρα, el ἐξ, "ekster" kaj έδρα, "sidilo", nome sidilo ĉe la ekstero de pordo), estis aplikita ankaŭ al ĉambro kiu malfermiĝas kaj estas ĉirkaŭata de ŝtonaj benkoj altaj kaj kurbaj: nome malferma medio destinita kiel kunsidejo por kleriga konversacio. Eksedro povas ankaŭ elstari el malferma kaj kurba spaco ene de kolonaro eble kun duoncirklaj sidiloj. En la greka kaj romia domoj ĝi estis malferma al la peristilo.[1]

Laŭ Francisko Azorín eksedro estas Duoncirkla benko, foje metita en niĉo. Ĉe la antikvuloj, akceptejo kun similaj benkoj.[2] Kaj li indikas etimologion el greka ekshedra el eks + hedra (ekstera seĝo), kaj de tie la latina exedra.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lajo Pérez, Rosina (1990). Léxico de arte. Madrid - España: Akal. p. 76. ISBN 978-84-460-0924-5.
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝoj 63-64.
  3. Azorín, samloke.