Eksperimento de Asch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Eksperimento Asch temas pri la emo konformiĝi.

En psiĥologio, la «eksperimentoj de Asch pri konformiĝo», estas serio el esploroj estritaj de Solomon Asch, cele studi ĉu, kaj kiel, kaj kiom, unuopuloj submetiĝas, aŭ spitas la amasan opinion de la hommedio, kaj kiuj estas la rezultoj de tiuj influoj al la kredoj kaj opinioj de unuopuloj.

Origina eksperimento[redakti | redakti fonton]

Metodo de la eksperimento: ekzemplo de la kartoparoj uzitaj en la eksperimento. La maldekstra karto montras la referencan linion, la deksta montras la tri liniojn komparendajn. En 1951 Solomon Asch estris siajn unuajn eksperimentojn en la universitato de Swartmore College en Usono. Aro da 8 virseksaj universitataj studentoj estis invititaj partopreni en ŝajne simpla tasko pri «percepto». Fakte ĉiuj el ili, krom unu, estis «konfederaciantoj» (t.e. aktoroj), kaj la malfalsa celo de la studo konsistis en tio: kiel la ununura malfalsa partoprenanto reagos al la konduto de la «konfederanciantoj».

Unu el la paroj de kartoj uzitaj en la eksperimento. La maldkestra karto havas la referencan linion kaj tiu dekstra montras la tri komparajn liniojn.

La «konfederaciantoj» konas la veran celon de la eksperimento, sed estis prezentitaj al la enketito kiel aliaj partoprenantoj. Ĉiu studento vidis karton kun linio sur ĝi, sekvinta de alia karto kun tri linioj nomitaj «A», «B» kaj «C» (vd la bildon). Unu el tiuj linioj estis samlonga kiel tiu sur la unua karto, kaj la du aliaj estis klare pli longaj aŭ pli mallongaj (tiel ke rezulto de preskaŭ 100 % da ĝustaj respondoj estis atendinda). Tiam ĉiu partoprenanto estis petinta diri laŭte kiun linion estis egallonga kiel tiu sur la unua karto. Antaŭ la eksperimento ĉiuj la «konfederaciantoj» estis ricevintaj specifajn ordonojn pri kiel ili devos respondi je ĉia provo (prezentado de kartoj). Ili devos ĉiam unuopinie diri la saman respondon, sed en certaj okazoj ili devis doni la ĝustan respondon, kaj en aliaj malĝustan. La grupo estis tiel sidiĝinta, ke la malfalsa partoprenanto ĉiam devas respondi lastvice. La enketitoj plenumis 18 provojn. Ĉe la du unuaj provoj, kaj la konfederaciantoj kaj la enketito donis la evidentan, ĝustan respondon. La malvera respondado okazis en 11 el inter la 15 ceteraj provoj. La celo de la esploro estis la sinteno de la enkestitaro okaze de tiuj «krizaj provoj». Nome kiom el inter la enketitoj ŝanĝos sian respondon por konformigi sin al tiu de la 7 aliaj «partoprenantoj», kvankam ĝi estas videble malvera. La enketitoj estis intervjuataj post la esploro, kaj tiam estis informataj pri la malfalsa celo de la esploro.

La post-provaj intervjuoj direktis valoran lumon al la studo: kaj ĉar ili montris ke la enketitoj ofte simple indiferente «lasis iri la aferojn» kaj ĉar evidentiĝis gravaj individuaj diferencoj.

En alia formo de la eksperimento la enketatoj estis enketataj solaj kun nur la eksperimentisto en la ĉambro.

Rezultoj[redakti | redakti fonton]

Sine de la kompara aro, kun neniom da premo al konformiĝo, la kvoto da eraroj estis malpli ol 1 %.

Ĉe la eksperimento kun «konfederaciantoj», la plimulto de la respondoj restis ĝustaj (63,2%), sed signifa malplimulto konformigis al la malĝusta respondo de la «konfederaciantoj» : 36,8 %

La respondoj montris fortajn individuajn diferencojn. Nur 5 centonoj de la partoprenantoj estis konstante movataj de la homamaso. Male 25 centonoj konstante spitis la plimultan opinion. Dum la cetero, 75 % centonoj, konformiĝis sin en kelkaj okazoj.

Respondoj al la intervjuoj[redakti | redakti fonton]

La respondoj de la enketitoj en la intervjuoj, evidentigis malsimplan miksaĵon el personaj trajtoj, kaj reagojn jen de memfido, jen memdubo, kaj duboj pri la naturo de la tasko.

La raportaĵoj de Asch montras ekzemple iun, el la «sendependaj», kiu informite de la vero, sentis sin senpezigita kaj feliĉa, kaj aldonis «mi konfesas, ke mi plurfoje estis tentata «lasi» kaj fari kiel la aliaj».

Alia unu «submetiĝa» enketito (kiu konformigis sin en 11 el la 12 krizaj provoj) diris «mi komencis suspekti meze de la eksperimento, sed forpuŝis la penson for de mia menso».

Sintenoj de la «sendependaj» respondintoj[redakti | redakti fonton]

La enketitoj, kiuj ne konformigis sin je la plimulto, reagis jen memfide, jen kun duboj kaj internaj konfliktoj.

Kelkaj dubintoj, respondante laŭ siaj perceptoj, sed pridemandante sian komprenon, esprimis sian sintenon dirante, ke ili devis fari, kiel la eksperimentisto petis al ili fari.

Sintenoj de la respondintoj, kiu konformigis sin almenaŭ unu fojon aŭ pli[redakti | redakti fonton]

La partoprenintoj, kiuj konformigis sin en pli ol 50 % de la provoj reagis kun tio, kion Asch nomis «mispercepto». Tiuj partoprenintoj, kiuj konsistigis malplimulton (12 enketitoj) esprimis, ke ili kredis la respondon de la «konfederaciantoj» ĝusta, kaj ŝajne estis ne konsciaj, ke la respondo de la plimulto estis malĝusta.

Inter la aliaj partoprenintoj, kiuj submetiĝis en kelkaj provoj, la plimulto esprimis tion, kion Asch nomis «misjuĝo». Tiuj partoprenantoj konkludis, post kelkaj provoj, ke ili konjekteble erare interpretis la stimulojn, kaj ke la plimulto «devis» pravi, tial ili komencis respondi kun la plimulto. Tiuj personoj havis malaltan gradon da memfido.

La lasta tipo inter la «submetiĝaj» partoprenintoj montris «misagadon». Tiuj enketitoj respondis, ke ili bone sciis kio estis la ĝusta respondo, sed konformigis sin kun la plimulta aro simple ĉar ili ne volis aperi en misagordo kun la aliaj.

Variaĵoj de la origina eksperimento[redakti | redakti fonton]

En postaj eksperimentoj, Asch provis variaĵojn de la eksperimento de 1951. Ekzemple pri aliaj nombroj da partoprenantoj, aliaj nombroj da provoj, aŭ kun dua malfalsa partoprenanto.

Tiuj eksperimentoj, kiujn li priraportis en 1955 kaj 1956, faritaj per 123 virgenraj studentoj el 3 malsamaj universitatoj, kondukis al la samaj rezultoj.

Aliaj konstatoj[redakti | redakti fonton]

  • Aldono de malfalsa partnero:

Asch konstatis, ke la ĉeesto de «malfalsa partnero» (t.e. malfalsa partoprenanto, aŭ iu el la aktoroj, havanta kiel ordonon doni la ĝustan respondon je ĉiu demando) malaltigis la gradon de konformiĝo. En studoj, kiam unu el la «konfederaciantoj» donadis la ĝustajn respondojn, nur 5 % de la enketitoj plu respondis laŭ la plimulto.

  • Forigo de malfalsa partnero:

Tiam Asch ekzamenis, ĉu la forigo de tiu malfalsa partnero en la disvolvo de la eksperimento influas la gradon de konformiĝo de la enketitoj. Li trovis malaltajn gradojn de konformiĝemo dum la unua parto de la eksperimento, Sed post kiam la «malfalsa partnero» estis forlasinta la ĉambron, la grado de konformiĝo altiĝis draste kaj abrupte.

  • Amplekso de la plimulto

Asch ekzamenis ankaŭ ĉu pligrandigi aŭ malpligrandigi la plimulton havas influon al la grado de konformiĝemo. Malkovriĝis, ke tre malvastaj grupoj da «konfederanciantoj» asociiĝis kun malaltaj gradoj da konformiĝemo. Kaj kreskigi la «kontraŭan» grupon je du aŭ tri personoj rezultis al forta pligrandigo de la grado da konformiĝemo. Kreskigoj de pli ol tri personoj ne kaŭzis plian altiĝon de tiu ĉi.

  • Skribitaj, ne videblaj de la aliuloj, respondoj

Asch ankaŭ ŝanĝis la respondmanierojn petitan al la enketitoj: anstataŭ respondi publike parole, ili devis respondi per skribo sur papero fine de ĉiu provo. Tiu ŝanĝo de publika al skriba respondo rezultiĝis en signifoplenan malaltiĝon de la grado de konformiĝemo.

Ricevado de la rezultoj en universitataj medioj[redakti | redakti fonton]

  • Teorio de « socia komparo » de Festinger:

En tiu teorio, homoj rigardas al komparo de siaj kapabloj kaj opinioj kontraŭ tiuj de la aliaj en la socio, nur post kiam ili serĉis kriteriojn en la fizika realo, kaj kiam tiu ne disponeblas. La eksperimentoj de Asch montras, ke eĉ kiam fizikaj donitaĵoj ĉeestas, la socikompara influo rolas kaj premas.

  • Pri la prezentado de la rezultoj en lernolibroj kaj la gazetaro:

Asch en 1951 emfazis sendependemon kiel pli forta ol submetiĝemo dirante «la faktoj taskotaj riveliĝis ĉiam la plej decidigaj». Tamen kiam en 1990 estis farata rondekzameno de la lernolibroj pri psiĥologio, oni trovis, ke plej el ili ignoris la faktoron sendependemo, kaj prezentis la esperimentojn kiel montrantaj plenan potencon de la sociaj kondiĉoj estigi konformiĝon en la kondutoj kaj kredoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]