Solomon Asch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Solomon Asch
Persona informo
Naskiĝo 14-an de septembro 1907 (1907-09-14)
en Varsovio
Morto 20-an de februaro 1996 (1996-02-20) (88-jaraĝa)
en Haverford
Lingvoj polaangla
Ŝtataneco UsonoPollando
Alma mater Universitato KolumbioUrba Kolegio de Nov-JorkoUrba Universitato de Nov-Jorko
Okupo
Okupo psikologo • universitata instruisto
vdr

Solomon Elliot ASCH (naskiĝinta la 14-an de septembro 1907 en Varsovio, mortinta la 20-an de februaro 1996 en Haverford, Pensilvanio[1]) estis pola-usona geŝtalt-psikologo kaj pioniro de socia psikologio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Asch elmigris en 1920 el Polujo en Usonon. En 1932 li finstudis ĉe Universitato Kolumbio kaj doktoriĝis filozofie. Dum pli ol 19 jaroj Asch profesoris pri psikologio ĉe Swarthmore-Kolegio kie li kunlaboris ekz. kun Wolfgang Köhler. Famiĝis li en la 1950-aj jaroj per la t.n. Eksperimento de Asch montranta kiom konformiĝpremo povus influi homon taksi evidente malkorektan aserton korekta.

Per siaj teorioj li ege influis la laborojn de la psikologo Stanley Milgram kies disertacion li prizorgis ĉe Universitato Harvard. Krome Asch kunlaboris kun Herman Witkin ĉe la evoluigo de la Teorio de kognostiloj. Je la komenco de la 1970-aj jaroj la eksperimentoj de Asch helpis evoluigi la Teorion pri la silentigspiralo de Elisabeth Noelle-Neumann.

Lia en 1952 publikigita verko Social Psychology iĝis fundamenta referencilo ĉi-kampe. Noel Sheehy enlistigis Asch en sian kompendiaĵon 50 Key-Thinkers in Psychology.[2] En 1965 li honoriĝis "Fellow of the American Academy of Arts and Sciences".

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 1932: An experimental study of variability in learning. Novjorko (disertacio)
  • 1952: Social Psychology, Prentice Hall. 1987 Oxford University Press, ISBN 978-0-19-852172-3
  • 1955: Opinions and social pressure. En: Scientific American, 193(5), 31–35, denove legeblas ĝi ĉe: Sutermeister, Robert A. eld.), People and Productivity, McGraw-Hill, New York u. a. 1963; 3-a eldono 1976
  • 1956: Studies of independence and conformity: I. A minority of one against a unanimous majority. En: Psychological Monographs, 70(9), 1–70

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Rock, Irvin (eld.): The legacy of Solomon Asch: Essays in cognition and social psychology. Psychology Press, 2014. ISBN 978-0-8058-0440-9
  • Rozin, Paul: Social psychology and science: Some lessons from Solomon Asch. Personality and Social Psychology Review 5.1 (2001): 2–14.
  • Ceraso, John, H. Gruber, I. Rock: On Solomon Asch. The legacy of Solomon Asch: Essays in cognition and social psychology (1990): 3–19.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]