Ekstreme sudaj italaj dialektoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La ekstreme sudaj italaj dialektoj...lingvoj[1][2][3] estas aro da lingvoj parolataj en Salento, Kalabrio, Sicilio kaj suda Ĉilento kun komunaj fonetikaj kaj sintaksaj trajtoj. Ĉi tiuj lingvoj devenas, senescepte, el la vulgara latina kaj ne el la toskana, el kiu evuluis la moderna itala lingvo, tial sekvas, ke la nomo "itala" estas pure geografia referenco al la itala duoninsulo. Ili do konsideratas variaĵoj de la latinida lingvaro. Subvariaĵo estas la sicilia lingvo.

Hodiaŭ, ekstreme sudaj italaj dialektoj daŭre parolatas ĉiutage, kvankam ilia uzo estas limigita al neformalaj kuntekstoj kaj estas plejparte buŝa. Estas ekzemploj de plenaj literaturaj uzoj kun konkursoj (plejparte poezio) kaj teatraj prezentoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ la klasifiko de Giovan Battista Pellegrini (1921-2007)
  2. Francesco Avolio, Lingvoj kaj dialektoj de Italio, 2012, Carocci editore, Romo, (ISBN 978-88-430-5203-5), paĝo 54.
  3. eseo "Enkonduko al ekstremaj sudaj italaj dialektoj (Alessandro De Angelis) de oktobro 2009, itale en formato PDF, arkivigita en aŭgusto 2010