El Cabrero

El Vikipedio, la libera enciklopedio


El Cabrero
Persona informo
Naskonomo José Domínguez Muñoz
Aliaj nomoj El Cabrero
Naskiĝo 19-an de oktobro 1944 (1944-10-19) (79-jaraĝa)
en Aznalcóllar
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo anarki-sindikatismo • kantisto
vdr

José DOMÍNGUEZ Muñoz, plej bone konata kiel El Cabrero (la kaprobredisto) (Aznalcóllar, provinco Sevilo, 19a de oktobro 1944), estas hispana kantisto de flamenko.

Ekde sia infanaĝo li dediĉis sin al brutobredado de kaproj, profesio kiun li plue faris spite esti unu el la figuroj de flamenko plej petitaj en festivaloj kaj eventoj rilataj kun tia muziko. Li ekkarieris en 1972, kun teatra grupo La Cuadra, de Sevilo, kun kiu li turneis tra Hispanio kaj tra diversaj eŭropaj landoj. La sukceso estis tia ke li faris novan turneon, tiam sola, kaj debutis en la Théâtre de l'Atelier de Ĝenevo, en marto 1973.

Li registris sian unuan diskon en 1975. Kvin jarojn poste li ricevis du Naciajn Premiojn en la Nacia Konkurso de Flamenka Arto de Kordovo. En la 1990-aj jaroj li partoprenis en tre diversaj festivaloj en kiuj li kunlaboris kun muzikoj kiel Gilberto GilChick Corea. Post turneo USA'93 de Peter Gabriel, li revenis al eŭropaj scenejoj.

El ideologia vidpunkto, lia kantostilo karakteriziĝas pro forta socia enhavo en la vortumado, nome protesto kontraŭ malegaleco kaj la sufero de ekspluatatoj: li mem ofte difiniĝis kiel liberecano. Li kunlaboris jam el la 1970-aj jaroj seninterrompe kun la anarkisma movado kaj partikulare kun la liberecana sindikato Confederación Nacional del Trabajo al kiu li apartenis.

En 2012, li faris turneon por festi siajn 40 jarojn de kantokariero. En 2019, li faris alian kiel adiaŭo al la fidela sekvantaro.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • 1975 - Así canta El Cabrero (git. José Cala el Poeta)
  • 1976 - A esta tierra que es mi mare (git. Eduardo de la Malena) [En 1980 kiel Sé la hora por el sol]
  • 1977 - Tierras duras (git. Eduardo de la Malena)
  • 1978 - A paso lento (git. Pedro Bacán)
  • 1980 - Luz de luna
  • 1980 - A mí me llaman Cabrero (git. Antonio Sousa)
  • 1983 - Dale alas [En 1992 kiel Fandangos de Huelva]
  • 1983 - Que corra de boca en boca [1992]
  • 1988 - Encina y cobre
  • 1988 - Le sigo cantando a Huelva
  • 1989 - Por la huella del fandango
  • 1991 - De la cuadra a la carbonería (git. Paco del Gastor)
  • 1996 - Sin remache (kun Tango al Sur)
  • 1996 - Como el viento de poniente
  • 1998 - Un diálogo sin artificios
  • 2008 - Por los caminos del viento
  • 2011 - Pastor de nubes (git. Rafael Rodríguez)
  • 2018 - Ni rienda ni jierro encima