El Mirón
El Mirón | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05154 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 98 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 32′ N, 5° 24′ U (mapo)40.531944444444-5.4052777777778Koordinatoj: 40° 32′ N, 5° 24′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 265 m [+] | ||
Areo | 31 km² (3 100 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo El Mirón [+] | |||
El Mirón [elmiRON] estas municipo en la okcidento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de El Barco de Ávila-Piedrahíta kaj al la jurisdikcia teritorio de Piedrahíta, en la sudokcidento de la provinco. La loknomo El Mirón estas komprenebla ne-etimologie kiel La Rigardulo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 31,08 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 114 loĝantojn. Ĝi perdis 225 loĝantojn el 1991 pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 76 km de Avilo, provinca ĉefurbo.
Historio
[redakti | redakti fonton]En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. Es tiu epoko restis la Kastelo de El Mirón, nomita ankaŭ Kastillo de los Moros, tio estas Kastelo de la Maŭroj. Tiam la vilaĝo formis parton, kun La Horcajada, Piedrahíta kaj El Barco de Ávila de la Senjorlando de Valdecorneja tiel nomita pro la rivero Corneja [korNEĥa]. Tiu Senjorlando estis konstituita de la reĝo Alfonso la 10-a en 1254 por lia frato Filipo. Unu jarcenton poste, Henriko la 2-a de Kastilio donis ĝin kun Oropesa al García Álvarez de Toledo, kio rezultis en la starto de la duklando de Alba, ĉar al liaj posteuloj donis Johano la 2-a (Kastilio) la urbon Alba de Tormes.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj iom porko kaj kortobirdoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).