El Niño Suda Oscilado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Indico de temposerioj de la Suda Oscilado 1876–2012.

El Niño–Suda Oscilado (ENSO) estas neregula kvazaŭ-perioda variado (neperfekta oscilado) en vento kaj marsurfacaj temperaturoj ĉe la tropika orienta Pacifika Oceano, tuŝante multon de tropikoj kaj ĉetropikoj. La plivarmiga fazo estas konata kiel El Niño kaj la plimalvarmiga fazo kiel La Niña. Suda Oscilado estas la akompana atmosfera komponanto, kongrue kun la ŝanĝo de la marsurfaca temperaturo: El Niño estas akompanata per alta, kaj La Niña per malalta aera surfaca premo en la tropika okcidenta Pacifiko.[1][2] La du periodoj daŭras po kelkajn jarojn (tipe po tri al kvar) kaj ties efikoj varias en intenseco.[3]

Ambaŭ fazoj rilatas al la cirkulado Walker, malkovrita de Gilbert Walker dum la komenco de la 20a jarcento. La cirkulado Walker estas okazigita de la premaj bazaj fortoj kiuj rezultas el altaerprema sistemo super la orienta Pacifika Oceano, kaj el malaltaerprema sistemo super Indonezio. Kiam la cirkulado Walker malfortiĝas aŭ inversiĝas, El Niño rezultas, kaŭzante la fakton ke la oceana surfaco iĝas pli varmaj ol averaĝe. Speciale forta cirkulado Walker okazigas La Niña, rezulte en pli malvarmaj oceanaj temperaturoj pro pliiĝanta superiĝado.

Mekanismoj kiuj kaŭzas la osciladon restas studotaj. La ekstremoj de tiuj klimatmodelaj oscilaĵoj kaŭzas ekstreman veteron (kia inundoj kaj sekegoj) en multaj regionoj de la mondo. Disvolviĝantaj landoj dependantaj el agrikulturo kaj el fiŝkaptado, partikulare tiuj limaj kun la Pacifika Oceano, estas la plej tuŝataj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Climate Prediction Center (2005-12-19) Frequently Asked Questions about El Niño and La Niña. National Centers for Environmental Prediction. Alirita 2009-07-17. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-08-27. Alirita 2016-04-17.
  2. Trenberth, K.E., P.D. Jones, P. Ambenje, R. Bojariu, D. Easterling, A. Klein Tank, D. Parker, F. Rahimzadeh, J.A. Renwick, M. Rusticucci, B. Soden kaj P. Zhai. “Observations: Surface and Atmospheric Climate Change”, Climate Change 2007: The Physical Science Basis. Contribution of Working Group I to the Fourth Assessment Report of the Intergovernmental Panel on Climate Change. Cambridge, UK: Cambridge University Press, p. 235–336. Arkivigite je 2017-09-24 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-09-24. Alirita 2021-12-30.
  3. El Niño, La Niña and the Southern Oscillation. MetOffice. Alirita 2015-08-18.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]