El Pobo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El Pobo
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 44155
Demografio
Loĝantaro 102  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 30′ N, 0° 52′ U (mapo)40.5078733-0.86086950000001Koordinatoj: 40° 30′ N, 0° 52′ U (mapo) [+]
Alto 1 399 m [+]
Areo 63,599493 km² ( 635 9.9 493 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
El Pobo (Provinco Teruelo)
El Pobo (Provinco Teruelo)
DEC
El Pobo
El Pobo
Situo de El Pobo
El Pobo (Hispanio)
El Pobo (Hispanio)
DEC
El Pobo
El Pobo
Situo de El Pobo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo El Pobo [+]
vdr

El Pobo [elPObo] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la suda komarko Komunumo de Teruelo, kies komarka ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem, Teruelo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 35 km nordoriente de Teruelo, provinca ĉefurbo. Ĝi estas iom sudokcidente de Ababuj kaj norde de Monteagudo del Castillo, Neregula tereno ĉirkaŭas ĝin, pere de nombraj ravinoj kiuj enfluas en riveron. La loĝloko mem kuŝas je 1399 msm.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

Konturo de la preĝejo.

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema en la batalo de Cutanda. Sed eble la kristanoj perdis ĝin dum la krizo kiu sekvis la morton de Alfonso la 1-a. Nur dum la regado de Alfonso la 2-a de Aragono estis klara dominado fare de kristanoj. Dum la Mezepoko kaj la cetero de la Antikva Reĝimo, ĝis la provinca divido de 1833, ĝi estis tero de reĝlando, ene de la komunumo de domaroj de Teruelo en la Sesma del Campo de Monteagudo.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio estas agrikulturo (cerealoj), brutobredado (ŝafoj) kaj rura turismo. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre ankaŭ en El Pobo oni malaltiĝis ĝis nunaj 112 loĝantoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Instituto Geográfico Nacional».. Arkivita el la originalo je 2021-04-18. Alirita 2022-10-05.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]