El Punt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el El Punt Avui)
El Punt

emblemo

emblemo de la nova El Punt Avui
emblemo de la nova El Punt Avui
taggazetoorganizaĵo
Speco monata

Establodato 24-a de februaro 1979
Stabo direktoro Emili Gispert (stato de januaro 2018)

Retejo ElPunt.cat
vdr

El Punt (pronoco əɫ ˈpun, "la punkto") estas katalunlingva ĉiutaga gazeto. Ĝi en dek regionaj eldonoj publikiĝas kaj vendiĝas en la tuta hispania parto de Katalunio, ankaŭ legatas en Nord-Katalunio regata de Francio, kaj estas la katalunlingva gazeto kun plej alta eldono. La firmao estas kooperativo, kaj ĵurnalistaj korespondantoj ekzistas en ĉiuj partoj de la lando.

La projekto fondiĝis la 24-an de februaro 1979 en Girona. Ekde 1988 la nuna sendependisma politikisto Carles Puigdemont i Casamajó estis ĉefredaktoro de la ĵurnalo, kie li komencis labori kiel ĵurnalisto en 1982. Ĝis la jaro 1990 la eldonaĵo havis la nomon Punt Diari ("punkto ĉiutaga"). Okaze de la 30-jara jubileo de la gazeto, la 24-an de februaro 2009, ekpublikiĝis reta eldono de la gazeto. La 31-an de junio 2011 la gazeto fuziis kun la same ĉiutaga gazeto Avui fuziis al nova gazeto El Punt Avui, kiu daŭre estas la katalunlingva gazeto kun plej alta eldono.

Eksteraj rilatoj[redakti | redakti fonton]