Candeleda
Candeleda | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05480 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 5 001 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 23 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 9′ N, 5° 14′ U (mapo)40.1557248-5.2409617Koordinatoj: 40° 9′ N, 5° 14′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 428 m [+] | ||
Areo | 215 km² (21 500 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Candeleda [+] | |||
Candeleda [kandeLEda] estas municipo en la sudokcidento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Arenas de San Pedro kaj al la jurisdikcia teritorio de Arenas de San Pedro, en la sudo de la provinco. La loknomo Candeleda estas etimologie rilata ne al kandelo sed al abundo de floroj de kverkoj kaj kaŝtanarboj.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio estas formata de loĝlokoj Candeleda kaj El Raso; ĝi okupas totalan areon de 215,52 km² (kio faras ĝin la dua municipo de la provinco nur malantaŭ Avilo mem) kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 5 049 loĝantojn (kio faras ĝin la kvina municipo de la provinco malantaŭ Avilo, Arévalo, Arenas de San Pedro kaj Las Navas del Marqués.). Ĝi perdis 2 300 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 105 km de Avilo, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas kun Bohoyo, Zapardiel de la Riber, Navalperal de Tormes, San Juan de Gredos, Arenas de San Pedro, Madrigal de la Vera (Cáceres), Oropesa (Toledo), La Calzada de Oropesa (Toledo) kaj Lagartera (Toledo). Candeleda estas en la sudokcidenta parto de la Sierra de Gredos, en la valo de Tiétar je altitudo kiu gamas inter 252 m de la Akvorezervejo Rosarito kaj 2592 m de la Monto Almanzor.
En flaŭro hegemonias kverkoj, pinoj, kaŝtanarboj, dum en gaŭno menciindas la hispana kapro, rabobirdoj kaj multaj montaraj specioj. La Akvorezervejo Rosarito funkcias kiel dormejo de gruoj (ekzemple en 2007 ĉirkaŭ 6912 birdoj).
Historio
[redakti | redakti fonton]En la areo estis malkrovitaj rokpentraĵoj en Risco de la Zorrera kaj estas arkeologia kuŝejo de la kastrumo de vetonoj en Castro del Raso; ili ekspluatis ĉefe la valojn dum la plej alta montaro restis senhoma. Plej verŝajne estis jam loĝado en epoko de Al Andalus, sed ne estas gravaj restaĵoj: eble la areo restis lima kaj senhoma. En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. Candeleda, dokumentita jam en 1170, malaperis, ĉar ne estis listigita en 1250. Sed en 1271 aperis denove la loĝloko kun la nomo Candeleda. Kaj dum la 13-a kaj 14-a jarcentoj disvolviĝis la ekonomio de la valo. En 1393 Henriko la 3-a sendependigis la loĝlokon el Avilo por krei senjorlandon por diversaj nobeloj laŭvice. Estis juda komunumo dependa el tiu de Oropesa. En la 15-a jarcento estis kastelo.
El la 18-a jarcento estis enkondukitaj en la regiono kultivoj kiel la morusarbo kaj novaj vegetaĵoj venintaj el Ameriko, kiel terpomo, maizo kaj kapsiko, tiu lasta kultivita ĉefe por produktado de papriko finfine anstataŭis cerealojn kiel ĉefa enspezofotno, dum papriko mem iĝis ĉefa ingredienco de la loka kuirarto. En 1836, dum la Unua Karlisma Milito, la loĝloko estis rabita de grupo de partianoj de Carlos María Isidro de Borbón. Enmigrado de kaprobredistoj el Guisando al Candeleda rezultis en la kreado de domaro El Raso.
En 1905 la municipo Candeleda donacis parton de sia tereno al la reĝo Alfonso la 13-a por la kreado de Reĝa Ĉasrezervejo de Gredos, cele al ĉasado de hispana kapro, Capra pyrenaica victoriae. Tio estis ŝtatigita per dekreto de 10a de Aprilo 1932, post la proklamo de la Dua Hispana Respubliko.
Decembre 1936, komence de la Hispana Enlanda Milito, roto de falangistoj arestis tri virinojn: Pilar Espinosa, kiel leganto de la ĵurnalo El Socialista; Virtudes de la Puente, kiel protestanto; kaj Valeriana Granada, denoncita de lokanino kiel edzo-"stelintino". La triopo estis murdita mateniĝe ĉeŝosee. Valeriana estis graveda, kaj ŝajne la falangistoj tranĉoprenis la feton. La tri kadavroj restis sur la voj-flanko la tutan tagon ĝis lokano enterigis ilin ĉi mem.[1]
En Candeleda oni filmis la adapton al kino de la romano "El camino" (La vojo) de Miguel Delibes per samnoma filmo reĝisorita de Ana Mariscal.[2]
Komence de la 21-a jarcento okazis polemiko kaj juĝaj procesoj pro la kreado de nova kvartalo por pli ol milo de loĝantoj, kun damaĝo por la medio kaj problemoj por akvoliverado. Alia polemiko okazis pro la privatigo de la akvolivera servo.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (iam cerealoj, poste ĉefe olivarboj, kaj fruktoj, legomoj ktp.) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj ĉefe kaproj), rilata komercado kaj viando kaj fromaĝ-produktado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado) kune kun servoj. Plej vizitindaj lokoj estas la preĝejo de la 15-a jarcento, placo, arkeologia kuŝejo de Castro del Raso, pontoj, ermitejo, pilorio, urbodomo, muzeoj, Domo de Inkvizicio, kaj ĉirkaŭaĵoj.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Ponto.
-
La kastelo.
-
Kastrumo.
-
Plantornamita domo.
-
Loka papriko.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Rodrigo, Javier (2008). Hasta la raíz. Violencia durante la guerra civil y la dictadura franquista. Madrid: Alianza Editorial. pp. 72-73. ISBN 978-84-206-4893-4. «Seguramente, pensarían los asesinos, matando a las dos republicanas y a la que murió por celos, nadie en el pueblo se atrevería a abanderar nunca más sus ideas; y posiblemente no les faltara razón: nada como la pedagogía de la sangre para paralizar las resistencias».
- ↑ El camino