El amor del capitán Brando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El amor del capitán Brando
filmo
Originala titolo El amor del capitán Brando
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1974
Ĝenro filma dramo
Kameraado Luis Cuadrado
Reĝisoro(j) Jaime de Armiñán
Muziko de José Nieto
Rolantoj Ana Belén • Fernando Fernán Gómez • Antonio Ferrandis • Amparo Soler Leal • Chus Lampreave • Julieta Serrano • Pilar Muñoz • Eduardo Calvo
IMDb
vdr

El amor del capitán Brando (La amo de la kapitano Brando) estas hispana filmo de 1974 reĝisorita de Jaime de Armiñán, produktorita de Francisco Hueva kaj Alfredo Matas kaj protagonistigita de Fernando Fernán Gómez, kaj Ana Belén. Ĝi estis sukcesa filmo kiu restis en kinejoj de Madrido dum almenaŭ 44 semajnoj.[1]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Aurora (Ana Belén) estas juna kaj bela bazlerneja instruistino ĵus alveninta al kastilia vilaĝeto Trescabañas (Trikabanoj, en la realo, Pedraza),​ kies moderna didaktiko estas vidata de la lokaj gravuloj, estritaj de la urbestro (Antonio Ferrandis), kiel danĝera fonto de koruptado por la lernantoj. Nur Juan Doinel (Jaime Gamboa), «revema, imagopova, impresiĝema, introverta knabo»,​ platonece enamiĝinta de la instruistino kaj Fernando (Fernando Fernán Gómez), malnova respublikano kiu post pli ol 30 jaroj de ekzilo «revenis al sia iama hejmloko», apongas ŝin.[2]

Inter la protagonistoj, stariĝas speco de «ménage à trois kiu ne iĝas tia».[3]​ Sed la konflikto eksplodas definitive kiam dum ekskurso al ĉefurbo, Aurora kaj Juan devas kunhavi ĉambron dum unu nokto.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Fernando Fernán Gómez kiel Fernando.
  • Ana Belén, Aurora.
  • Jaime Gamboa, Juan Doinel.
  • Julieta Serrano, María Rosa.
  • Antonio Ferrandis, urbestro.
  • Pilar Muñoz, Sebas.
  • Eduardo Calvo, sekretario.
  • Fernando Marín, Panta.
  • Verónica Llimera, Kety.
  • Chus Lampreave, edzino de la urbestro.
  • Julia Lorente, Visitación.
  • Aurora Márquez, Alicia.
  • Amparo Soler Leal, Amparo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Clasificación de películas estrenadas en Madrid». (19a de julio 1975). Blanco y Negro. Cine (Madrid): 53.
  2. Colón, Antonio (2a de februaro 1975). «El amor del capitán Brando». ABC. Informaciones teatrales y cinematográficas (Sevilla): 49.
  3. Santos Fontenla, César (8a de junio 1995). «El amor del capitán Brando». ABC. Las películas del jueves (Madrid): 149.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]