El anacoreta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El anacoreta
filmo
Originala titolo El anacoreta
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1977
Ĝenro filma dramo
Kameraado Alejandro Ulloa, Alejandro Ulloa Jr.
Reĝisoro(j) Juan Estelrich March
Scenaro Rafael Azcona
Rolantoj Fernando Fernán Gómez • Claude Dauphin • Eduardo Calvo • Isabel Mestres • Ángel Álvarez • Luis Ciges • Sergio Mendizábal • Vicente Haro • Charo Soriano • Rafael Albaicín • Pedro Beltrán • Luis Sánchez Polack
IMDb
vdr

El anacoreta (La anakoreto) estas hispana filmo reĝisorita de Juan Estelrich March, kiu verkis la scenaron kun Rafael Azcona, kaj protagonistigita de Fernando Fernán Gómez, Martine Audo kaj Charo Soriano en 1976, per kiu Fernán Gómez ricevis sian unuan internacian premion: nome la Arĝenta Urso de la Festivalo Berlinale, en 1976.[1]

Pro proponita malgranda buĝeto, Azcona promesis seriozan filmon, eĉ se oni devas fari ĝin en banĉambro. Tiukadre Azcona ekverkis la scenaron kun Juan Estelrich, bazite sur la libro de Flaubert titolita La Tentation de Saint Antoine, sed ili anstataŭis la dezerton per banĉambro kaj Sanktan Antonion per Fernando Fernán Gómez. La figuro de la tentistina Reĝino de Ŝeba estis ludita de la bela manekeno Martine Audo, kiu debutis kiel aktorino en tiu hispan-franca kunproduktoraĵo, kaj tiu de la edzino de Fernando estis ludita de la aktorino Charo Soriano.

En tiu filmo la tentoj estas ĉefe amo (la Reĝino de Ŝeba) la mono, la povo, ludita de la edzo de Anabel Lee (la fama franca aktoro Claude Dauphin).

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Fernando Tobajas, matura viro mezriĉa, decidas uin tagon ekvivi nur ene de la banĉambro, kiun li modifis kiel malgranda apartamento, ne elirante el tiu. Li rezignis pri ĉio escepte pri sia vanteco, kaj liaj kontaktoj kun la ekstera mondo limiĝas al la vizitoj de amikoj kaj al mesaĝoj kiujn li sendas, ene de aspirinaj tuboskatoloj, tra la necesejo, esperante ke iu ricevu ilin. Arabel Lee, belulino, trovas unu de tiuj mesaĝoj, en kiu la moderna anakoreto cerbumas pri Sankta Antonio kaj la Reĝino de Ŝeba. Arabel decidas viziti lin kaj ludi la rolon de la Reĝino de Ŝeba, kaj iom post iom, ili enamiĝas reciproke. Mr. Boswell, angla matura milionulo kaj amanto de la virino, kiu ne volas perdi ŝin, ideigas sistemon por rekuperi Arabel; li lasas la anakoreton kun ŝi, sen helpo kaj sen mono. Ambaŭ malkovras, ke la rilato ne multe pluos: Fernando, ekster la banĉambro, estus vulgara kaj seninteresa homo kaj, aliflanke, kiel li povus havigi al Arabel la vivnivelon al kiu ŝi estas alkutimiĝinta? Fernando montriĝas preta eliri al la strato, sed Arabel komprenigas lin, ke, se li faras tion, ŝi jam ne amos ŝin, ĉar kiun ŝi amas estas la anakoreto kaj ne la normalulo kiu li estus ekstere. Nevidinte solvon, Fernando konvinkas ŝin reveni al Anglio kaj poste memmortigas sin, ĵetante sin tra la fenestro al la interna korto.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Fernando Fernán Gómez ... Fernando Tobajas
  • Martine Audó ... Arabel Lee
  • José María Mompín ... Augusto
  • Charo Soriano ... Marisa
  • Claude Dauphin ... Boswell
  • Maribel Ayuso ... Clarita
  • Eduardo Calvo ... Calvo
  • Ángel Álvarez ... Álvarez
  • Ricardo G. Lilló ... Lillo
  • Isabel Mestres ... Sandra
  • Luis Ciges ... Wiz-Buete

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo El anacoreta en la hispana Vikipedio.