El asombroso mundo de Borjamari y Pocholo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El asombroso mundo de Borjamari y Pocholo
filmo
Originala titolo El asombroso mundo de Borjamari y Pocholo
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 2004
Ĝenro komedia filmo
Reĝisoro(j) Juan Cavestany • Enrique López Lavigne
Loko de rakonto Madrido
Rolantoj Santiago Segura • Javier Gutiérrez • Fernando Tejero • Willy Toledo • Pilar Castro • Antonio de la Torre • María Ruiz • Loles León • Marta Hazas • Secun de la Rosa • Carmen de la Maza • Diego Paris • Sergio Parralejo
IMDb
vdr

El asombroso mundo de Borjamari y Pocholo (La mirinda mondo de Borjamari kaj Pocholo) estas komedia filmo de 2004, reĝisorita de Juan Cavestany kaj Enrique López Lavigne. Ĝi estas protagonistigita de Santiago Segura kaj Javier Gutiérrez.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En la 1980-aj jaroj, Borjamari kaj Pocholo estis du diboĉuloj oftaj ĉe la diskoteko Aguacates.​ La du gefratoj restis ankritaj en tiu epoko kaj vivas kompatinde en nuna Madrido, ankoraŭ loĝantaj ĉe la gepatroj kaj ankoraŭ en la jua kariero, dudek jarojn poste. Oni primokas ilin kiel anakronismajn snobulojn. Borjamari (Santiago Segura), estas enamiĝinta platone de Piedad "la plej linda infanino de la Moraleja" (la riĉega kvartalo), vestas T-ĉemizojn de Lacoste, dum Pocholo (Javier Gutiérrez) estas partiano de la ĉemizoj de Ralph Lauren. Diskutoj inter ili temas pri kiu venkus en batalo inter la krokodilo de Lacoste kaj la ĉevalo de Ralph Lauren.

Tria punkto estas la rilato kun la kuzo Pelayo (Guillermo Toledo), kiu por venĝo pri fitraktado en la infanaĝo, kredindigas al ili, ke la grupo Mecano (delonge malaperinta) revenos por surpriza koncerto en la Parko Warner de San Martín de la Vega (regiono Madrido). Borjamari kaj Pocholo alveturas tien akompanataj de Paloma (Pilar Castro), kiu havas la ŝlosilojn de la patra aŭto, kaj kune ankaŭ de la feliĉo de Borjamari kaj Pocholo. Ili estas perfekta triopo.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Santiago Segura, Borjamari
  • Javier Gutiérrez, Pocholo
  • Pilar Castro, Paloma
  • Guillermo Toledo, Pelayo Snow
  • Coté Soler, Kitín O'Shea
  • Carmen de la Maza, Concha de Robles
  • Gerardo Malla, Gustavo Robles
  • Antonio de la Torre, Richy
  • Patricia Vico, Ana
  • María Ruiz, Piedad
  • Andrés Lima, instruisto
  • Javivi, vendisto Atesa
  • Carles Sans, Fernando
  • Loles León, Cayetana O'Shea

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]