Saltu al enhavo

El camino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El camino
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Miguel Delibes
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1950
Eldonejo Ediciones Destino
vdr

El camino (La vojo) estas romano de la hispana verkisto Miguel Delibes publikigita en 1950. La intrigo temas pri la vivo de vilaĝanoj, kaj ĉefe de infanoj, en norda Kastilio. La titolo La vojo aludas al la devigo de kamparanoj al abandono de la rura vivo. Krome la temoj de la verko estas la infaneco (naturo, amikeco) kaj la morto.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Daniel estas la protagonisto de la romano. Daniel estas 11-jaraĝa kaj la gepatroj sendos lin al la urbo por studado la sekvan tagon, ĉar lia patro, fromaĝproduktanto, volas, ke li progresu. Daniel pasigas la tutan nokton memorante la vivon de sia vilaĝo, ĉefe sian agadon kun siaj amikoj Roque el Moñigo kaj Germán el Tiñoso. Daniel estas kromnomita el Mochuelo (la noktuo) ĉar li rigardis estante bebo ĉion tre atente kaj timeme. La tri amikoj havas kromnomojn, kiuj estas iel negativaj, kaj tial la respektivaj gepatroj ne deziras ties uzadon; tamen tio estas trajto tre populara en kamparanaj medioj, kiel parto de la rura kulturo kies perdon la verkisto bedaŭras.

Roque, el Moñigo (la fekero) estas unu de la du plej bonaj amikoj de Daniel. Estas tre forta knabo, kapabla venki multajn lokanojn. Li timas nenion, escepte la stelojn. Lia patrino mortis naskinte lin; lia patro, Paco, estas forĝisto; kaj lia fratino, Sara, ĉiam punas kaj minacas lin.

Germán, el Tiñoso (la favulo), estas rara knabo scianta multe pri birdoj (parto de la rura kulturo). Li estas malforta kaj surkape havas senharejojn; lia patro diras, ke tio estas kontaĝo de birdo. Persekutante serpenton en la rivero kun siaj amikoj Daniel, el Mochuelo, kaj Roque, el Moñigo, falas, vundas sian kapon sur roko kaj mortas. Post la foriro de Daniel al la urbo, Roque restos soleca el la triopo.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Strukturo

[redakti | redakti fonton]
  1. La gepatroj de Daniel parolas pri tio ke li foriras al la urbo por studadi.
  2. Roque estas la filo de Paco, la forĝisto.
  3. Amikeco de Daniel kun Roque, el Moñigo.
  4. Infanaĝo de Daniel.
  5. Guindillas estas maljunaj fratinoj kiuj kritikas la moralecon de ĉiuj. La plej juna fuĝas kun koramiko.
  6. Germán, el Tiñoso, estas filo de Andrés, la ŝuriparisto.
  7. Amikeco de Daniel kun Roque kaj Germán, kaj lernado pri sekretoj.
  8. Hontiga reveno de la juna Guindilla.
  9. Historio de Gerardo, el Indiano, elmigrinto reveninta de Ameriko.
  10. Babilado de la triopo pri forto de diversaj roluloj kaj pri cikatroj.
  11. Geedziĝo de Quino, el Manco, kun Mariuca. Memmortigo de Josefa. Mariuca, uca.
  12. Babilado pri birdoĉasado kaj pri la Granda Duko (gufo).
  13. Enamiĝo de Daniel al Mica, kiu estas de pli alta klaso (familio de reveninta elmigrinto) kaj aĝo.
  14. Infanaj petolaĵoj: unu kun kato kaj alia, fekado en la trajntunelo.
  15. La triopo sendas leteron al Peón, la instruisto, kiu fianĉiĝas kaj finfine edziĝas al Sara, la aĝa fratino de Roque, kiu apartigas ambaŭ amikojn disde li.
  16. Klopodoj de don José, la pastro, por restarigi moralecon en la valo. Anekdotoj pri kino. Guindilla denove kritikas.
  17. La fiero de Daniel estas vundita en epizodo ĉe ĥoro, sed estas rekuperita per venko en kukeno (fostogrimpado).
  18. Pariĝo kaj edziniĝo de la aĝa Guindilla kun Quino, el Manco. Fuĝo de Mariuca, uca.
  19. Akcidenta morto de Germán, falinta sur rokoj dum serpentoĉasado.
  20. Funebro de Germán, "miraklo" kiam DAniel lasas sur lia kadavro mortintan birdeton.
  21. Foriro de Daniel al la urbo.

La romano estis adaptita al kino per samnoma filmo premierita en 1963 reĝisorita de Ana Mariscal.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Urrero Peña, Guzmán. «Delibes y el cinematógrafo.» Centro Virtual Cervantes, Instituto Cervantes. Konsultita la 9an de aprilo 2016.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • González-Ariza, Fernando. Guía de lectura de "El camino", de Miguel Delibes. Berriozar (Navarra): Cénlit, 2008. ISBN 978-84-96634-22-0.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo El camino en la hispana Vikipedio.