El viaje a ninguna parte (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el El viaje a ninguna parte)
El viaje a ninguna parte
filmo
Originala titolo El viaje a ninguna parte
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1986
Ĝenro filma dramo
Kameraado José Luis Alcaine
Reĝisoro(j) Fernando Fernán Gómez
Produktisto(j) Julián Mateos • Maribel Martín
Scenaro Fernando Fernán Gómez
Muziko de Pedro Iturralde
Rolantoj José Sacristán • Gabino Diego • Laura del Sol • Juan Diego • María Luisa Ponte • Fernando Fernán Gómez • Emma Cohen • Agustín González • Simón Andreu • José María Caffarel • Carmelo Gómez • Carlos Lemos • Miguel Rellán • Óscar Ladoire • Luis María Delgado • Queta Claver • Cándida Losada • Claudio Rodríguez • Tina Sainz • Pedro Beltrán • Concha Hidalgo
IMDb
vdr

El viaje a ninguna parte (La vojaĝo nenien) estas hispana filmo de 1986 reĝisorita de Fernando Fernán Gómez, kaj bazita sur samnoma romano de li mem.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La filmo rakontas la historion de grupo de vagaktoroj, la historion de iliaj amaferoj kaj eksamoj, deziroj kaj frustracioj. Laŭlonge de la vagado de la teatra trupo de vilaĝo al vilaĝo, la problemoj de la ludado miksiĝas kun amo, la ekonomiaj problemoj kun la familiaj diferencoj, malsato kun revita sukceso. La centra rolulo, Carlos Galván, estas filo de la ĉefaktoro kaj reĝisoro de la trupo, Don Arturo. Kaj Carlos estas patro de Carlitos, junulo kiu tute ne volas esti vagaktoro. Kaj Carlos kaj Don Arturo klopodas por konvinki Carlitos restu en la trupo.

Estas la epoko post la Hispana Enlanda Milito kaj kino sukcesas en urboj kaj eĉ en vilaĝoj; la publikon ne plu altiras la teatro, kio endanĝerigas la estontecon de la trupo. Carlos, iom post iom, perdas sian prestiĝon inter siaj kolegoj kaj devos serĉi sekurecon en la urbo. Tamen li vivas pli en la revoj ol en la realo.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoroj kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

Aktoro Rolulo
José Sacristán Carlos Galván
Laura del Sol Juanita Plaza
Juan Diego Sergio Maldonado
María Luisa Ponte Julia Iniesta
Gabino Diego Carlos Piñeiro
Nuria Gallardo Rosita del Valle
Fernando Fernán Gómez Don Arturo
Queta Claver Doña Leonor
Emma Cohen Sor Martirio
Agustín González Zacarías Carpintero
Carlos Lemos Daniel Otero
Miguel Rellán Dr. Arencibia
Simón Andreu Solís
José María Caffarel
Carmelo Gómez

Komentoj[redakti | redakti fonton]

  • Fernando Fernán Gómez verkis la romanon, reĝisoris, aktoris kaj verkis la scenaron de la filmo. Laboro kiu havigis la Goja-premiojn al la plej bonaj filmo, reĝisoro kaj scenaro, en la unua ceremonio de tiuj premioj.
  • Oni filmis ĉefe en Palazuelos (provinco Guadalajara) kaj en Arisgotas (provinco Toledo), kaj krome estas scenoj filmitaj en Orgaz (Toledo), Ayllón (provinco Segovio) kaj Casa de Uceda (Guadalajara).
  • Oni ofte memoras precizan scenon. Devigita pro labormanko la trupo rezignas posteni kiel figurantoj por filmata kinfilmo. En ĝi Don Arturo devas diri nur unu vorton ("señorito") kaj li troiĝas la prononcadon okazigante la koleron de la kinreĝisoro.