Elaine Showalter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elaine Showalter
Persona informo
Naskiĝo 21-an de januaro 1941 (1941-01-21) (83-jaraĝa)
en Bostono
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Kolegio Bryn MawrUniversitato de Kalifornio en DavisUniversitato Brandeis vd
Familio
Edz(in)o English Showalter vd
Infanoj Michael Showalter vd
Profesio
Okupo sociologo • universitata instruisto • literaturkritikisto • ĵurnalistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Elaine SHOWALTER (21a de januaro, 1941) estas usona literaturkritikisto, feministino kaj verkistino pri kulturaj kaj sociaj aferoj. Ŝi estas unu el la fondintoj de feminisma literatura kritikismo en akademiaj etosoj de Usono, disvolvigante la koncepton kaj praktikon de "ginokritikismo", termino kiu aludas al la studo de "virinoj kiel verkistoj".

Plej bone konata en akademiaj kaj popolkulturaj etosoj,[1] ŝi verkis kaj eldonis nombrajn librojn kaj artiklojn fokuse al vario de temoj, el feminisma literaturo kritiko al modo, foje vekigante ampleksajn polemikojn, speciale per sia verkaro pri malsanoj. Showalter estis pritelevida kritikisto por la gazeto "People" kaj komentisto por BBC en radio kaj televido. Ŝi ricevis la premion Truman Capote por literaturo kritiko.

En la kampo de literaturscienco, Elaine Showalter priskribas la evoluon de feminisma teorio kiel havado de tri fazoj. La unua ŝi vokas "feminisman kritikon", per kiu la feminisma leganto ekzamenas la ideologiojn malantaŭ literaturaj fenomenoj. La dua Showalter vokas "ginokritiko", per kiu la "virino estas produktanto de teksta signifo". La lastan fazon ŝi vokas "seksa teorio", per kiu la "ideologia surskribo kaj la literaturaj efikoj de la sekso/seksa sistemo estas esploritaj".[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. New York State Writers Institute, Elaine Showalter bio, 26a de marto, 2009
  2. Showalter, Elaine. (1979) “Towards a Feminist Poetics”, Women Writing about Women. Croom Helm, p. 25–36. ISBN 978-0-85664-745-1.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • English, Deirdre. "Wollstonecraft to Lady Di", The Nation. June 11, 2001.
  • Moi, Toril. Sexual/Textual Politics. London: Routledge, 1985.
  • Plett, Nicole. "Plague of the Millennium", PrincetonInfo.com. May 15, 1997.
  • Rouse, John. "After Theory, the Next New Thing." Urbana: Mar 2004. Vol. 66, No. 4; pg. 452, 14 pgs.