Saltu al enhavo

Elazar Ŝaĥ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elazar Ŝaĥ
Persona informo
אלעזר מנחם מן שאך
Naskiĝo 1-an de januaro 1898 (1898-01-01)
en Vabalninkas
Morto 2-an de novembro 2001 (2001-11-02) (103-jaraĝa)
en Bnej-Brak
Tombo Ponevezh Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio judismo vd
Lingvoj hebrea vd
Ŝtataneco Israelo Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Jeŝivo de Poneveĵ
Yeshivas Knesses Yisrael (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Degel HaTorah (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Infanoj Efrayim Shakh (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo rabeno
roŝ jeŝiva Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Babilona Talmudo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Elazar ŜAĤ, plennome Elazar Menaĥem Man ŜAĤ (hebree אלעזר מנחם מן שך; naskiĝis la 1-an de januaro 1898 en Vabalninkas, Litovio, mortis la 2-an de novembro 2001 en Bnej Brak, Israelo) estis influa ultra-ortodoksa rabeno, israela politikisto, gvidanto de litova filio de judismo, jeŝivestro de la Jeŝivo de Poneveĵ en Bnej-Brak, en Israelo, unu el la fondintoj de la politika movado Degel HaTorah.

En 1923, Elazar Ŝaĥ edziĝis al Guttel Tovah Gilmovski, nevino de la rabeno Isser Zalman Meltzer. Naskiĝinta en 1898, ŝi mortis en 1969 en Jerusalemo [1]. Ŝi estas unu el la du filinoj de la rabeno Ben Tzion Galmovsky (Gilmovsky) kaj de Fruma Rivka Galmovsky (naskiĝinta Meltzer) .[2][3]

Elazar Ŝaĥ kaj Guttel Tovah Ŝaĥ instaliĝis en Mir, en Belorusio, kie restis la familio Gilmovski. Post ioma tempo, Elazar Ŝaĥ kaj lia edzino revenis al Kletsk. En 1925, la rabeno Isser Zalman Meltzer enmigris en Palestinon. Elazar Ŝaĥ prenis la deĵorŝanĝon de la Jeŝivo de Kletsk. La rabeno Jeĥezkel Levenstein fariĝis la Mashgia'h Rou'hani.

Post la antaŭtempa morto de la rabeno Meir Ŝapiro, la fondinto de la Jeŝivo Ĥaĥmej Lublin, la 27-an de oktobro 1933 estante 46-jaraĝa, la rabeno Ĥajm Ozer Grodzinski rekomendis Elazar Ŝaĥ kiel novan roŝ jeŝiva.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • (He) Avi Ezri
  • (He) Miĥtavim u'Maamarim (respondeco)

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • Jeŝivo de Poneveĵ
  • Historio de la Judoj en Litovio
  • Degel HaTorah
  • Ĥaredoj
  • Ovadia Josef
  • Moŝe Avigdor Amiel

Referencoj[redakti | redakti fonton]