Eleftheria Eleftheriu
Aspekto
| Eleftheria Eleftheriou Ελευθερία Ελευθερίου | |
|---|---|
| homo | |
| Bazaj informoj | |
| Naskonomo | Eleftheria Eleftheriou |
| Alie nomata | Elle |
| Naskiĝo | 12-an de majo 1989 (36-jaraĝa) en Paralimni |
| Ĝenroj | pop-muziko |
| Profesio | soloa kantisto |
| Instrumentoj | kanta voĉo, piano , danco |
| Aktivaj jaroj | 2010 ĝis nun |
| Persona informo | |
| Lingvoj | moderna greka |
| Ŝtataneco | Kipro Grekio |
| Alma mater | Universitato de Surrey |
| Okupo | |
| Okupo | kantisto |
Eleftheria "Elle" Eleftheriou (greke Ελευθερία Ελευθερίου; naskiĝis la 12-an de majo 1989, do nun 36-jara) estas greklingva kipra kantistino kiu konatiĝis en Grekio kaj Kipro per sia kantado por la greklingva versio de la (origine brita) televida kantokonkurso The X Factor. Ŝi en 2006 partoprenis en la kipra nacia konkurso de la Eŭrovido-Kantokonkurso, kaj en 2010 en la greka nacia konkurso. En la Eŭrovido-Kantokonkurso 2012 en Bakuo ŝi reprezentis Grekion per la kanto Aphrodisiac ("afrodizio"), kaj pasis al la finalo, kie la bone farita greka kontribuaĵo tamen ne atingis elstaran pozicion.

