Elektrėnai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elektrėnai
blazono de Elektrėnai situo en Litovio
Bazaj datumoj
ŝtato: Litovio
distrikto: Vilnius (Vilno, ĝis julio 2010)
komunumo: Elektrėnai
nombro de loĝantoj: 11 753 (en 2023)
areo: 21 km²
internacia telefona prefikso: (+370) 528
koordinatoj: 54° 46′ norde, 24° 38′ oriente

Elektrėnai estas urbo en la oriento de Litovio. Ĝi apartenas al samnoma komunumo Elektrėnai, kaj ekde 1995 ĝis 2010 ankaŭ apartenis al la tiutempe ekzistanta distrikto Vilnius (Vilno), kaj situas meze inter la du plej grandaj urboj de Litovio, Vilno kaj Kaŭnaso, proksime de la aŭtoŝoseo kiu ligas la du urbojn. Elektrėnai fondiĝis dum la jaro 1961 kiel loĝurbo por la laboristoj de la tiam konstruata proksima elektrejo, kaj tion respegulas la urbonomo, kiu devenas de la litova vorto elektra. En 2023 en la urbo vivis 11 753 loĝantoj.

Plia urbeto de la komunumo nomiĝas Vievis.

Esperantistoj[redakti | redakti fonton]

  • Gintaris Porutis

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

la ĉefa katolika kirko