Komunumo Elektrėnai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elektrėnai
blazono de Elektrėnai situo en Litovio
Bazaj datumoj
ŝtato: Litovio
distrikto: Vilnius (Vilno, ĝis julio 2010)
administra centro: Elektrėnai
nombro de loĝantoj: 23 873 (en 2023)
nombro de loĝantoj: 11 588 (urbo, stato 2020)
areo (komunumo): ĉ. 52,8 km²
internacia telefona prefikso: (+370) 528
koordinatoj: 54° 46′ norde, 24° 38′ oriente

La komunumo Elektrėnai (litove Elektrėnų savivaldybė, laŭvorte "memregejo de Elektrėnai") estas komunumo en la oriento de Litovio. La administra unuo, per reformo kreita en 2000, apartenas al la distrikto Vilnius (Vilno), kaj situas meze inter la du plej grandaj urboj de Litovio, Vilno kaj Kaŭnaso, proksime de la aŭtoŝoseo kiu ligas la du urbojn. Ĝia administra centro estas la samnoma urbo Elektrėnai. Inter la jaroj 1995 kaj 2010 ĝi apartenis al la tiutempe ekzistanta distrikto Vilno. Elektrėnai fondiĝis dum la jaro 1961 kiel loĝurbo por la laboristoj de la tiam konstruata proksima elektrejo, kaj tion respegulas la urbonomo, kiu devenas de la litova vorto elektra. En 2023 en la komunumo vivis 23 873 loĝantoj.

Plia urbeto de la komunumo nomiĝas Vievis.

Esperantistoj[redakti | redakti fonton]

  • Gintaris Porutis

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]