Elemér Atzél

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Elemér Atzél [acEl], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Atzél Elemér estis hungara apotekisto, kuracisto, advokato, profesoro.

Elemér Atzél [1] naskiĝis la 10-an de aprilo 1888 en Kemenesmagasi. Li mortis la 16-an de decembro 1954 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Elemér Atzél frekventis gimnazion en Budapeŝto, poste li estis nelonge helpanto en apoteko. Li akiris diplomojn (apotekistan kaj kuracistan en 1911, juran en 1921) en Universitato de Budapeŝto. Post siaj studoj li eklaboris en la ministerio pri popolbonfarto (komprenu: sano). En 1926 li ekinstruis en la jura fakultato, en 1935 en la medicina fakultato. Ekde 1933 li laboris en ministerio pri enlandaj aferoj. En 1934 li akiris advokatan fakdiplomon.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Az egészségügyre vonatkozó törv-ek és rendeletek gyűjt-e. 5-7. köt. (1928-34) - kompilanto
  • A m. egészségügyi közigazg. kézikv-e - manlibro pri la medicina administrado

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.