Elen Gócza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elen Gócza
Persona informo
vdr

Elen Gócza [gOca], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Gócza Elen estas hungara biologo, altlerneja instruisto, koresponda membro de Hungara Scienca Akademio (2022).

Elen Gócza[1] naskiĝis la  4-an de aprilo 1965(nun 1965-04-04) en Székesfehérvár.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Elen Gócza maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto en 1983, poste ŝi akiris biologian diplomon en 1989 en Scienca Universitato Loránd Eötvös. Inter 1989-1995 ŝi laboris en la universitata laboratorio en Göd, inter 1991-1995 ŝi havis liberecon pro infanedukado, poste ŝi esploris en instituto de Universitato Reĝo Sankta Stefano en Gödöllő, ekde 2021 ŝi estis ankaŭ katedrestro en Gödöllő. Intertempe ŝi doktoriĝis en Universitato Loránd Eötvös en 1993, post 3 jaroj ŝi ricevis sciencan gradon Ph.D. samloke, ŝia habilitiĝo okazis en 2007 en Gödöllő, ŝi doktoriĝis (DSc) en 2014 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Ŝia ĉefintereso estas esplorado pri hejmbestaj praĉeloj. Ŝi edziniĝis kaj naskis 2 gefilojn en 1991 kaj 1993. Ŝi ricevis stipendiojn en 1997, 1998 kaj 2011, premiojn en 2021 kaj 2022.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Developmental Potential of Mouse Embryonic Stem Cells (kunaŭtoro, 1993)
  • Pluripotens embrionális eredetű sejtvonalak fejlődési potenciájának vizsgálata (disertaĵo, 1996)
  • Production of kappa-casein knock-out ES cell line derived chimeras (kunaŭtoro, 2005)
  • Az ősivarsejt alapú génmegőrzésben alkalmazható steril interspecifikus baromfi hibrid recipiens előállítása (kunaŭtoro, 2019)
  • A Nox4 gén szerepének vizsgálata a T2 toxicitásban in vitro (kunaŭtoro, 2023)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.