Elizabeth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elizabeth
filmo
Originala titolo Elizabeth
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1998, 29 okt. 1998
Ĝenro filmbiografio, filma dramo
Kameraado Remi Adefarasin
Reĝisoro(j) Shekhar Kapur
Produktisto(j) Tim Bevan • Eric Fellner • Alison Owen
Scenaro Michael Hirst
Loko de rakonto Anglio
Muziko de David Hirschfelder
Rolantoj Cate Blanchett • Geoffrey Rush • Christopher Eccleston • Joseph Fiennes • John Gielgud • Richard Attenborough • Kenny Doughty • Fanny Ardant • Éric Cantona • Vincent Cassel • Kathy Burke • Edward Hardwicke • Emily Mortimer • Daniel Craig • Amanda Ryan • Angus Deayton • James Frain • Jamie Foreman • Kelly Macdonald • Paul Fox • Terence Rigby • Wayne Sleep • Alfie Allen
Produktinta firmao PolyGram Filmed Entertainment 
Working Title Films
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bonaj Ŝminkado kaj Frizado • National Board of Review: Top Ten Films
IMDb
vdr

Elizabeth estas brita biografia historia drama filmo de 1998 reĝisorita de Shekhar Kapur kaj verkita de Michael Hirst. En ĝi stelulas Cate Blanchett en la titoliga rolo de Elizabeto la 1-a de Anglio, kun Geoffrey Rush, Christopher Eccleston, Joseph Fiennes, John Gielgud, kaj Richard Attenborough en duarangaj roloj. La filmo estis bazita sur la fruaj jaroj de la regado de Elizabeto, post ŝi estis surtronigita post la morto de sia duonfratino Maria, kiu estis enprizonigita ŝin. Jam sur la trono, ŝi frontas komplotojn kaj minacojn.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

1558: la Reĝino de Anglio, Maria, arda defendanto de katolikismo, mortas lasante la tronon al sia patroflanka fratino Elizabeto, edukita en protestantismo. La filmo montras kiel Elizabeth, nun reĝino, estas celo de diversaj pretendantoj, kiel la Duko de Anjou, estonta reĝo Henriko la 3-a de Francio, kaj kuraĝita edziniĝi por sekurigi sian postenon. Dume, ŝi tenas sekretan amaferon kun sia amanto, nome Robert Dudley (1-a Grafo de Leicester), kio ne estas tiom sekreta kiom ŝi deziras, ĉar William Cecil, Lordo Burghley, konsideras, ke monarko ne rajtas havi privatan vivon, ricevas konstante informojn pri tiu amafero.

Samtempe, Elizabeth devas legitimiĝi en la povo fronte al la diversaj konspiroj kaj perfidoj kontraŭ sia figuro, inter kiuj tiuj de sia propra kuzo la duko de Norfolk (Thomas Howard (4-a duko de Norfolk)), elstara katolika nobelo en la angla kortumo kiu klopodas por ŝia elpostenigo aŭ morto por postuli la kronon por si mem, kaj tiu de Mary of Guise, regentino de Skotlando, kiu alianciĝas kun Francio por ataki la anglojn en SKotlando. Fine de la filmo, la duko kaj liaj komplicoj estos ekzekutitoj pro perfido kaj Mary murdita de la reĝina konsilisto, Francis Walsingham.

En tiu kunteksto Elizabeth malkovras, per vortoj de kolera Cecil, ke Dudley jam estis edzo sen kono fare de Elizabeth. Tiu seniluziiĝo rezultos en drasta kondutoŝanĝo. Konsiderante, ke rilato kun viro donas al tiu multan povon super ŝi, Elizabeth decidis malpreti por ajna tipo de amafero kaj dediĉi sin tute plene al la ŝtataj aferoj. La afabla kaj romantisma junulino de la komenco de la filmo iĝis severa kaj timiga monarko. Ekde tiam ŝi regadis domine super la ĉirkaŭaj viroj, kapabla fronti kontraŭ parlamento, kiu ofte estis malpreta akcepti siajn politikajn reformojn, kaj ordoni la ekzekuton de la supozatajn malamikojn de la Krono. Tiu transformo prezentiĝas kiel la centra temo de la historio. La filmo finiĝas per la bildo de Elizabeth kiel Virga Reĝino markante tial la komencon de la Orepoko de Anglio. Ŝi estis nomita ankaŭ "Milita Reĝino".

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Elizabeth (film) en la angla Vikipedio.