Elliott 803

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Partoj de Elliott 803B

Elliott 803 estas malgranda, meznivela-rapida transistora cifereca komputilo, kiu estis fabrikita de la brita firmao Elliott Brothers en la 1960aj jaroj. Ĉirkaŭ 211 ekzempleroj estis konstruitaj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La serio 800 komenciĝis kun la 801, testa maŝino konstruita en 1957. La 802 estis produktada modelo sed nur sep estis venditaj inter 1958 kaj 1961. La efemera 803 estis konstruita en 1959 kaj unue liverita en 1960; la 803B estis konstruita en 1960 kaj unue liverita en 1961.

Pli ol 200 komputiloj Elliott 803 estis liveritaj al klientoj, ĉe unuopa prezo de 29 mil pundoj en 1960 (proksimume ekvivalentaj al £710 mil en 2021). Plej granda parto de la vendoj estis de la 803 B-versio kun pli da paralelaj vojoj interne, pli granda memoro kaj glitpunktaj operacioj per hardvaro.

La Elliott 803 estis la komputilo uzita en ISI-609, la unua regsistemo de procezoj aŭ industria sistemo,en kiu 803 estis datum-registrilo. Ĝi estis tiucele uzita por la unua usona ducela nuklea reaktoro, N-Reactor.

Multaj britaj universitatoj havis unu ekzempleron de Elliott 803.

Elliott poste evoluigis, en 1963, la multe pli rapidan, laŭ softvaro kongruan Elliott 503.

Du kompletaj ekzempleroj de Elliott 803 plu ekzistas. Unu estas posedaĵo de Scienca Muzeo en Londono sed ĝi ne estas sur montrejo por la publiko. La dua apartenas al la Nacia Muzeo de Komputado (TNMoC) en Bletchley Park, estas plene funkcianta kaj oni regule povas vidi ĝin ŝaltita por la vizitantoj de tiu muzeo[1].

35-milimetra magneta filmrulaĵo

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Elliott 803 news, more tidbits from the archive and several generous donations to boot Arkivigite je 2018-07-17 per la retarkivo Wayback Machine, 2010-09-19, The National Museum of Computing