Elmar Lechner

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Elmar LECHNER (naskiĝinta la 10-an de decembro 1944 en Imst) estas aŭstra pedagogi-fakulo. Ĝis la emeritiĝo estis li eksterorda profesoro ĉe la Instituto pri pedagogiscienco kaj klerigesplorado ĉe la universitato de Klagenfurt.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post studoj ĉe la universitato de Innsbruck li ricevis la docentrajtecon universitatan en la 1985-a jaro. Fokuso lia kuŝis pri la historio de pedagogio. Inter 1986 kaj 1999 estris li en Klagenfurt la sekcion pri historia kaj kompara pedagogioj. Krome li estis en 1992 gastdocento ĉe Universitato de Viskonsino (System) kaj en 1994 gastprofesoro ĉe la Ĉernivca Universitato.

En 1986 li fariĝis kuneldonisto de la fakgazeto Paedagogica Historica. Inter 1988 kaj 2020 li prezidantis ĉe la renoma instruadhistoria societo Österreichische Gesellschaft für Historische Pädagogik und Schulgeschichte.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Geschichte der Pädagogik für Studierende an österreichischen Hochschulen für pädagogische und soziale Berufe
  • Pädagogik an der ehemaligen Franz-Josefs-Universität zu Czernowitz
  • Österreichisches Schulmuseum. Endbericht des Projekts
  • eldonisto de la serio Retrospektiven in Sachen Bildung

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]