Elparolo de «GIF»

El Vikipedio, la libera enciklopedio
2013-jara bildoprezentero de Steve Wilhite, kreinto de la GIF-a bildoformato, signifante angle elparolu ĝin «ĜIF» ne «GIF»

Inter anglaparolantoj, la elparolo de GIF estis disputata almenaŭ ekde la 1990-aj jaroj. GIF, angla mallongigo por Graphics Interchange Format, estas elparolata popole en la angla kiel unusilaba vorto. La plej komunaj elparoloj anglalingvaj estas /dʒɪf/ (elparolita kun mola ‹g›, kiel la unua ‹g› en la angla vorto «ginger» aŭ la unua ‹ĝ› en la esperanta vorto «ĝardenbrasiko») kaj /ɡɪf/ (elparolita kun ‹g› malmola, kiel la unua ‹g› en la angla vorto «gift», aŭ la unua ‹g› en la vorto «gamo»). Multaj publikaj figuroj kaj institucioj prenis flankon en la disputo: Steve Wilhite, la kreinto de la GIF-a bilda dosierformo, faris paroladon ĉe la 2013-jara Premioj Webby argumentante ke la mola ‹g›-elparolo estas la ĝusta.

Kvankam la frekvenco de ĉiu elparolo varias perregione, voĉdonadoj ĝenerale montris ke la dura ‹g›-elparolo estas pli ofte dirita. Krome, kelkaj parolantoj elparolas ĉiun literon en la mallongigo, produktante tria elparolo angla — /dʒiː aɪ ɛf/ (elparolita ĝi aj ef). Anglaj vortaroj ĝenerale akceptas la du ĉefajn elparolojn kiel validajn, kaj lingvaj analizoj ne montras klaran avantaĝon por iu ajn bazita sur la elparolaj frekvencoj de similaj anglaj vortoj. La elparolo de la mallongigo ankaŭ povas varii en lingvoj aliaj ol la angla.

Esperante, la alfabeto antaŭhaltigas eĉ la esteblecon de ĉi dubo. Ĉar ĉiuj esperantaj literoj havas ununuran elparolon, la ununuran elparolon de GIF kiel unusilaba vorto estas /ɡif/. Kiel mallongigo, oni elparolus ĝin kiel /go i fo/.