Emerik Josipović
Aspekto
Emerik Josipović | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de septembro 1834 en Kurilovec |
Morto | 30-an de majo 1910 (75-jaraĝa) en Vieno |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infano | Gejza Josipović |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
Emerik Josipović, laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj ortografio Josipovich Imre estis kroata-hungara politikisto, ministro, parlamentano. Ankaŭ lia filo Gejza Josipović estis ministro.
Emerik Josipović [1] naskiĝis la 1-an de septembro 1834 en Kroatio en Kurilovec. Li mortis la 30-an de majo 1910 en Habsburga Imperio en Vieno.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Emerik Josipović estis edukita en Tata (Hungario), Szombathely, Győr, Pest (urbo). Ĝis la 1870-aj jaroj li okupiĝis pri la reakirita familia bieno, poste li estis elektita parlamenta deputito komence en Kroatio, poste en Hungarlando. Inter 1889-1898 li estis senpostena ministro pri Kroatio-Slavonio-Dalmatio. En 1892 li ricevis la rangon interna sekreta konsilisto. Ekde 1906 li politikadis en la senato.