Emil Fuchs (ĝardenisto)
Aspekto
Emil Fuchs | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de marto 1830 en Várpalota |
Morto | 28-an de aŭgusto 1896 (66-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 10-1-59 |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | ĝardenisto |
Emil Fuchs [fuks], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fuchs Emil estis hungara ĝardenisto.
Emil Fuchs[1] naskiĝis la 25-an de marto 1830 en Várpalota, li mortis la 28-an de aŭgusto 1896 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Emil Fuchs post gimnazio lernis la ĝardenistan profesion en pluraj ĝardenoj (ekzemple: Csurgó, Nagyláng, Alcsút). Lia unua memstara tasko estis rekrei la primasan ĝardenon en Esztergom. Ekde 1865 li estis ĉefĝardenisto de Pest (urbo) (nature ekde 1873 de Budapeŝto). Li plej ofte zorgis pri Urba bosko (Budapeŝto) kaj aleoj. Pro akuta malsano li pensiuliĝis en 1892. Li havis edzinon.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Vezérkönyv a gazdasági fanevelés, szaporítás és rendezés, valamint a kiültetett fák évenkénti kezeléséről (1864)
- A fővárosi városliget, annak környéke és a beltelki fasorok (1882)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto (la koncerna teksto estas legebla en la 589-a paĝo)
- hungarlingva biografieto kun foto
- hungarlingva biografio kun foto[rompita ligilo]
- hungarlingva biografio