Urba bosko (Budapeŝto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Larĝa foto pri Placo de Herooj, dekstre la Arthalo videblas

La Urba bosko (hungare Városliget [vAroŝliget]) estas la 2-a plej granda parko de Budapeŝto, en distrikto Zugló. Oni profitas ĝin ripozejo, amatora sportejo, kulturcentro kun 6500 da arboj kaj herbejoj.

Mapo pri Urba bosko (1=prestiĝa restoracio; 2=Bestoĝardeno; 3=cirko; 4=amuzparko jam malkonstruita; 5=kuracbanejo; 6=Kastelo Vajdahunyad; 7=ekspoziciejo jam malkonstruita; 8=muzeo pri trafiko; 9=Placo de Herooj; 10=Belarta Muzeo (Budapeŝto); 11=Arthalo Budapeŝto

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiu teritorio estis arbara, marĉa loko dum la mezepoko, kiun Matiaso la 1-a (Hungario) profitis ĉasejo. En la sekvaj jarcentoj tie estis paŝtejo de Pest (urbo). En la 18-a jarcento oni plantis robiniojn kaj morusojn. En 1799 ĉefepiskopo József Batthyány luis la teritorion kiu dungis 2000 laboristojn. Ili konstruis artefaritan lagon, insulojn, aleojn, sed post morto de la ĉefepiskopo la laboro finiĝis. En 1800 kuracisto Sebestyén Rumbach aĉetis parcelon por vitoj, dum konstruado de puto li trovis feran kuracakvon. Post 6 jaroj li inaŭguris la unuan kuracbanejon de urbo Pest. Tiutempe ankaŭ Jozefo Antono Johano de Habsburgo-Loreno strebis por krei pompan parkon. Alvenis ankaŭ pluraj cirkistoj, amuzistoj, paŝo post paŝo la bosko iĝis ŝatata ekskursejo de loĝantoj de Pest. En 1832 jam omnibusoj liveris la pasaĝerojn el la urbo. Dum Inundo de la Danubo (1838) multaj rifuĝis al la bosko, kiu estis jam sendanĝera. En 1849 dum sieĝo de Buda la loĝantaro denove rifuĝis al la bosko pro la konstantaj kanonadoj. En 1855 plia kuracbanejo, en 1865 bestoĝardeno ekfunkciis.

Bildoj pri Placo Szabadság
Parto de la bosko
Impona arbo en la bosko
Interne en la bosko
Monteto de la bosko
Flora cirklo en la bosko
Enirejo de la Bestoĝardeno
Kastelo Vajdahunyad
La kuracbanejo
La plej granda lago de la bosko, somere oni remas, vintre oni sketadas


En 1868 Vilmos Zsigmondy faris puton, en profundo 970 m. li trovis varman kuracakvon (73,8 °C), el tio evoluis Kuracbanejo Széchenyi en 1881. En la sekva jaro Géza Kresz fondis societon, la membroj vintre sketadis sur la lago. Tamen la plej grandaj ŝanĝoj okazis antaŭ la 20-a jarcento, tie oni aranĝis la tutlandan miljaran ekspozicion omaĝe al alveno de hungaroj en 895. Multe da konstruaĵoj estis faritaj, eĉ la unua metrolinio de Budapeŝto havis la finstacion ĉe la Kuracbanejo Széchenyi.

Dum la socialismo la komunistoj faris rande de la bosko paradan marŝon, kie la laboristoj paradis en la 1-an de majo.

Post la socialismo la medioprotektantoj strebas por gardi la boskon.

Interesaĵo: rande de la bosko kuŝas instituto por blinduloj. En la proksima boskoparto oni kreis ĝardenon por blinduloj, kie apud la vojeto estas surskribaĵoj pri la kreskaĵoj brajle.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Sub la bosko metroo trafikas, nature estas ankaŭ haltejo. Ĉefvojo trairas la boskon, pro medioprotektata vidpunkto la vojo ne funkcias semajnfine. Kelkaj troleo trairas la boskon, rande aŭtobusoj trafikas.

Fontoj[redakti | redakti fonton]