József Batthyány
| József Batthyány | ||
|---|---|---|
| kardinalo | ||
| Persona informo | ||
| Naskiĝo | 30-an de januaro 1727 en Vieno | |
| Morto | 23-an de oktobro 1799 (72-jaraĝa) en Bratislavo | |
| Tombo | Katedralo de Marteno de Tours vd | |
| Religio | katolika eklezio vd | |
| Lingvoj | hungara vd | |
| Ŝtataneco | Hungario vd | |
| Familio | ||
| Patro | Lajos Ernő Batthyány vd | |
| Profesio | ||
| Okupo | katolika sacerdoto • romkatolika diakono • katolika episkopo vd | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Grafo József Batthyány [jOĵef BatjAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj laŭ plena nomo Batthyány József Félix János Nepomuk Ádám estis hungara pastro, kardinalo, primaso, episkopo, kanoniko, preposto, mecenato. Lia nobela antaŭnomo estis németújvári.

József Batthyány [1] naskiĝis la 30-an de januaro 1727 en Vieno. Li mortis la 23-an de oktobro 1799 en Hungara reĝlando en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio).
Biografio
[redakti | redakti fonton]József Batthyány frekventis gimnazion en Kőszeg, poste li lernis juron, filozofion kaj teologion en Nagyszombat. Li ricevis la pastran rangon kanoniko en 1752 en Esztergom, post 3 jaroj preposto en Pozsony, en 1759 dekano de Bars, en 1759 episkopo de Transilvanio, en 1760 ĉefepiskopo de Kalocsa, en 1776 primaso de Esztergom, post 2 jaroj kardinalo. Inter 1778-1781 li konstruigis primasan palacon en Pozsony, kiu estas elstara konstruaĵo de la tiutempa Hungarujo. En 1790 li malfermis la hungaran parlamenton hungarlingve.
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Panegyricus divo Ladislao regi Hungariae apostolico dictus… (1746)
- Exercitatio academica de conciliis altero juris eclesiastici fonte… (1757)
- Sermo dum pallium archiepiscopale suscepit… (1776, ankaŭ hungare)
- Kanzelrede… (1783)
- Egyéb országgyűlési beszédei (Ceteraj parlamentaj paroladoj), (1795)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- skulptaĵo en Kalocsa
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio (la teksto estas legebla maldekstre post klako al litero B kaj serĉante ĝin el la aboco-listo)
- hungarlingva biografio (la teksto estas legebla pli malsupre)
- hungarlingva biografio

