Lajos Ernő Batthyány

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Lajos Ernő Batthyány
Palatino
Batthyány Lajos nádor.jpg
Persona informo
Naskiĝo 17-an de marto 1696 (1696-03-17)
Morto 26-an de oktobro 1765 (1765-10-26) (69-jara)
Ŝtataneco Hungario [#]
Profesio
Okupo politikisto [#]
Hungara palatino
Regado 1751–1765
Antaŭulo Johano Pálffy de Erdőd
Sekvanto 1766–1789 posteno vaka, poste Aleksandro Leopoldo de Habsburgo-Loreno
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Grafo Lajos Ernő (Ludoviko Ernesto) BATTHYÁNY [lajoŝ erno: batja:nji], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Batthyány Lajos Ernő estis hungara magnato, politikisto, kanceliero, la lasta nacia palatino. Lia nobela antaŭnomo estis németújvári (de Németújvár, hodiaŭ Güssing), lia patro estis Ádám Batthyány (reĝa juĝisto).

Lajos Ernő Batthyány

Lajos Ernő Batthyány [1] naskiĝis la 7-an de marto 1696, li mortis la 26-an de oktobro 1765.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La fruaj titoloj de Lajos Ernő Batthyány estis „ĉefglasisto” en la kortumo de Habsburgoj, krome visdepartementestro kaj supera juĝisto. Li estis kanceliero inter 1732-1746. Li estis ĉefa apoganto de Maria Tereza de Aŭstrio en la hungara parlamento en 1741. En 1751 li estis elektita palatino. Post 3 jaroj li konstruis kastelon en Bicske. En 1756 li fondis la unuan hungaran arkivon.

Fontoj[redakti | redakti fonton]