Katedralo Marteno de Tours (Bratislavo)
| Katedralo de Marteno de Tours | ||||
|---|---|---|---|---|
Katedralo de Marteno de Tours en Bratislavo
| ||||
| katedralo • kristana preĝejo | ||||
| Loko | ||||
| Ŝtato | Slovakio | |||
| Municipo | Bratislavo | |||
| Geografia situo | 48° 8′ 31″ N, 17° 6′ 17″ O (mapo)48.14194444444417.104722222222Koordinatoj: 48° 8′ 31″ N, 17° 6′ 17″ O (mapo) | |||
| Bazaj informoj | ||||
| Religio | kristanismo | |||
| Rito | romkatolika | |||
| Statuso | katedralo | |||
| Arkitektura priskribo | ||||
| Konstrustilo | gotiko | |||
| Konstruado | ||||
| Specifo | ||||
| Alto | 85 m (turo) | |||
| Konstrumaterialo | masonita | |||
| Mapo | ||||
| ||||
| Ligiloj | ||||
La Preĝejo Sankta Marteno (slovake: Katedrála svätého Martina, hungare: Szent Márton-dóm) estas romkatolika katedralo en Slovakio, en la ĉefurbo Bratislavo, en la urbocentro ĉe Danubo. La hungaroj uzis ĝin kiel kronadan preĝejon por la reĝoj; ĝia patrono estas Marteno de Tours.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua preĝejo en tiu loko konstruiĝis en 1204, kiel kirko en romanika stilo. Inter 1311-1314 ĝi estis pligrandigita laŭ gotika stilo. Matiaso la 1-a denove pligrandigis la preĝejon inter 1467-1487. Supozeble tiam malaperis la origina romanika kirko. Post la sekvaj jarcentoj la preĝejo ofte iomete trakonstruiĝis. Inter 1563-1830 tie oni kronadis 11 hungarajn reĝojn kaj 8 hungarajn reĝinojn. Ili estis Habsburgoj, sed li akceptis ankaŭ la hungaran kronon.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La konstruaĵo havas 3 navojn kaj super la enirejo sveltan turon. Interne la plej menciinda skulptaĵo estas videbla pri Marteno de Tours de 1734. Flankokapeloj estas:
- Sankta Johano la almozulo de 1732
- Sankta Anna
- Sankta Jozefo de 1204
- por la ĉeĥa reĝino de 1204
Kronadoj
[redakti | redakti fonton]La jenaj reĝoj ricevis solene la hungaran kronon (la listo havas ankaŭ la reĝinojn):
- Maksimiliano la 2-a (Sankta Romia Imperio) (1563)
- reĝino en:Maria of Austria, Holy Roman Empress (1563)
- Rudolfo la 2-a (Sankta Romia Imperio) (1572)
- Matiaso (Sankta Romia Imperio) (1608)
- reĝino en:Anna of Tyrol (1613)
- Ferdinando la 2-a (Sankta Romia Imperio) (1618)
- reĝino en:Eleonora Gonzaga (1598–1655) (1622)
- reĝino en:Maria Anna of Spain (1638)
- Ferdinando la 4-a (Sankta Romia Imperio) (1647)
- Leopoldo la 1-a (Sankta Romia Imperio) (1655)
- Jozefo la 1-a (Sankta Romia Imperio) (1687)
- Karolo la 6-a (Sankta Romia Imperio) (1712)
- reĝino en:Elisabeth Christine of Brunswick-Wolfenbuttel (1714)
- Maria Tereza de Aŭstrio (1741)
- Leopoldo la 2-a (Sankta Romia Imperio) (1790)
- reĝino en:Maria Ludovika of Austria-Este (1808)
- reĝino en:Caroline Augusta of Bavaria (1825)
- Ferdinando la 1-a (Aŭstrio) (1830)
Mortintoj
[redakti | redakti fonton]En la kripto estas entombigitaj primaso de Hungarujo Christian August de Sachsen-Zeitz, hungara ĉefepiskopo György Széchényi, hungara episkopo János Volkra kaj kroata banuso Ivan III Drašković.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungara Vikipedio








