János Volkra

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Grafo János Volkra [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo (kaj kun plia persona nomo) Volkra Ottó János estis aŭstra-hungara pastro, episkopo, preposto. Lia nobela antaŭnomo estis heidenreichsteini, lia nomo laŭ [1] estis Otto János Teofil Tóth (von Volkra).

János Volkra [2] naskiĝis la 7-an de novembro 1665 en Vieno, li mortis la 19-an de decembro 1720 en Hungara reĝlando en Pozsony.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Volkra studis teologion ekde 1670 en Pázmáneum, poste en Parma. En 1687 li ricevis hungaran ŝtatanecon, en la sekva jaro li pastriĝis en Vieno, en la sama jaro li faris la debutan meson antaŭ Leopoldo la 1-a (Sankta Romia Imperio). Inter 1690 kaj 1698 li estis pastro en Malsupra Aŭstrio. Liaj sekvaj postenoj kaj ekleziaj rangoj estis:

  • preposto de Pozsony (1698)
  • reĝa konsilisto (1708)
  • episkopo de Veszprém (urbo).

Li tuj forpelis la kalvinanan episkopon kaj donis la taskon pri funkciado de la urba paroĥo al la franciskanoj. En 1711 li fondis seminarion en Veszprém. En 1717 li forprenis la kalvinanajn kirkojn, li malpermesis la protestantismon, en la urbo la loĝantoj katolikiĝis. Li invitis la piaristojn, kiuj instruis en la lernejoj (ankaŭ en la seminario). Li estigis skulptaĵojn pri Johano Nepomuko en Veszprém, Sümeg kaj Balatonszentgyörgy, li rearanĝis la plenan diocezon. Li estis entombigita en Katedralo Marteno de Tours en Pozsony.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.