Sebestyén Rumbach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sebestyén Rumbach
Persona informo
Naskonomo Rombach Sebestyén
Naskiĝo 1761
en Hungario Nagybánya (Hungara reĝlando)
Morto 1844
en Aŭstrio Vieno (Habsburga Imperio)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo balneologist
vdr

Sebestyén Rumbach [ŝebeŝtjEn rumbaĥ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rumbach Sebestyén estis hungara kuracisto. Lia origina familia nomo estis Rombach.

Strato Sebestyén Rumbach nuntempe

Sebestyén Rumbach naskiĝis en 1761 en Hungara reĝlando en Nagybánya (nuntempa Baia Mare en Rumanio), li mortis en 1844 supozeble en Vieno).[1]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sebestyén Rumbach studis komence en Universitato de Pest, poste en Universitato de Vieno, kie li akiris akiris diplomon en 1788. Post siaj studoj li estis kuracisto en Terézváros (tiam apud Pest), kie li helpis ankaŭ al la malriĉuloj senpage. En 1798 li estis nomumita magistrata kuracisto de Pest. En 1800 li aĉetis 4 parcelojn por kulturi vitojn. Li fosis tie puton, sed li trovis kuracakvon kun fera enhavo. En 1805 li ricevis nobelecon. En la sekva jaro li aĉetis domon (la strato prenis la nomon Rombach Sebestyén en 1874). En la sama jaro li malfermis la unuan kuracbanejon de Pest ĉe la menciita puto kun 18 ĉambroj kaj restoracio. En 1835 li vidviĝis, poste li translokiĝis al siaj filinoj al Vieno.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • strato en Budapeŝto (1874, vidu la foton!)

Referencoj[redakti | redakti fonton]