Saltu al enhavo

Banoterapio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Balneologo)

Banoterapio, aŭ balneoterapio, estas terapio per banado, ĝenerale en mara (marakvoterapio, talasoterapio) aŭ minerala akvo. Tiu estas unu el la plej malnovaj terapioj, kiujn la homo konas. Eĉ kelkaj bestoj baniĝas en specialaj fontoj por kuraciĝi. Hipokrato, Galeno kaj Celso jam citis banadon kiel kuracilo.

Akvo agas pleje pere de la haŭto, kies riĉa reto de kapilaraj angioj kaj nervaj fibroj transigas tiun agon sur la internajn organojn. Ĝustadire ne estas do la akvo, kiu kuracas, sed la reago de la organismo antaŭ la stimulo de la akvo. Tial la akvoterapiisto devas esti tre kompetenta kaj apliki tiun kuracilon ĝustatempe laŭ kelkaj elementaj reguloj kun speciala konsidero al la individua kondiĉaro de la malsanulo.

Oni povas meti en akvo kuracajn aŭ flarajn plantojn, banigi per malvarma aŭ varma akvo, ktp. Kelkaj homoj eĉ baniĝas per lakto, vino, koto aŭ alia likvo.

Fangoterapio estas banoterapio surbaze de geovarma ŝlimo.

Skota duŝo esta duŝo, dum kiu alternas varma kaj malvarma akvo.

Balneologio aŭ banmedicino[redakti | redakti fonton]

La Balneologio (per la latina balneum, "bano", origine el la malnovgreka βαλανεῖον (balaneion) "bano, banejo",[1] kaj -logio (de la greka finaĵo -λογία -logía kaj latina -logia, el la malnovgreka λόγος lógos "vorto, parolo, scio") aŭ banmedicino estas la studo de la terapia uzo de natura sanigaj fontoj, sanigaj gasoj kaj minaralaj, aparte kalkoŝtonaj ŝlimoj, en formo de banoj, trinkaj kuracoj kaj enspiroj. Balneologio inkluzivas balneoterapion ("banterapio", "banaj traktadoj"), balneoteknikon, balneokemion ("hidrokemio") kaj balneofizikon.

Historio[redakti | redakti fonton]

La greka kuracisto Asklepiado el Bitinio, kiu laboris en Romo, en la 1-a jarcento antaŭ nia erao tre rekomendis akvo-aplikaĵojn kun malvarma aŭ varma akvo por preventa kaj terapia kuracado de diversaj malsanoj.[2] Poste ekde la jaro 1500 en centra Eŭropo aparte en Germanlingvio plimultiĝis verkaĵoj pri banmedisino, ekzemple de Paracelso, je plema nomo Philippus Theophrastus Aureolus Bombastus von Hohenheim (1493-1541) aŭ de la medicinisto kaj botanikisto Tabernaemontanus (Jakob Dietrich aus Bergzabern, 1522-1590), kiu precipe formis la bazojn de balneologio ekde 1581 per sia ampleksa verko Neuw Wasserschatz ("la nova trezoro de akvo"). La fondinto de balneologio en Silezio, tiam parto de Habsburga Aŭstrio, estas Caspar Schwenckfeld (1563–1609), ankaŭ grava botanikisto, kaj kiel la fondinto de scienca balneologio konsideriĝas Emil Osann (1787-1842), kiu studis kaj esploris en la universitato de Göttingen kaj poste kuracistis en Berlino.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. etimologia klarigo ekzemple per Wilhelm Gemoll: βαλανεῖον (balaneion) en la greka-germana lerneja kaj referenca vortaro (Griechisches-deutsches Schul- und Handwörterbuch, 1908).
  2. Irmtraud Sahmland: Balneologio. En: Werner E. Gerabek, Bernhard D. Haage kaj aliaj): Enzyklopädie Medizingeschichte (Enciklopedio de medicina historio), eldonejo De Gruyter, Berlino / Novorko 2005, ISBN 3-11-015714-4, p. 135 (germane).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]