Emil Zöldy
Aspekto
Emil Zöldy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de marto 1913 en Polgár |
Morto | 17-an de novembro 1982 (69-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 60/3-3-14 |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Emil Zöldy [zoldi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zöldy Emil estis hungara arkitekto laŭ socialisma realismo.
Emil Zöldy[1] naskiĝis la 16-an de marto 1913 en Polgár (urbo), li mortis la 17-an de novembro 1982 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Emil Zöldy studis en Tutlanda Reĝa Industriarta Lernejo (1933-1939) kaj Akademio de Belartoj de Vieno (1941-1943). Li estis arkitekto ĉe rekonstrua komisiono (1945-1948), poste li havis postenon en la koncerna ministerio, fine li laboris en pluraj ŝtataj arkitekturaj entreprenoj. Li estis ĉefarkitekto de "socialista urbo" Komló, sed tiam li estis memservanto en rekonstruado de Pjongjango (1954). Li ricevis 3 premiojn inter 1943-1953.
Elektitaj planitaj konstruaĵoj
[redakti | redakti fonton]- loĝdomoj en Győr (1947-1949)
- partiejo, kinejo, banejo kaj aliaj domoj en Komló (1952-1953)
- loĝdomoj, kuracejo, lernejo, infanĝardeno en Budapeŝto (1950-1960)
- operejo kaj muzikakademio en Pjongjango (1955)
- fakultato en Gödöllő (1962-1969)
- sporthalo en Pécs (1968-1975)