Emile Houbart

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emile Houbart
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aprilo 1874 (1874-04-19)
en Septeuil
Morto
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Emile HOUBART [ubar] (naskiĝis la 19-an de aprilo 1874 en Septeuil apud Parizo) estis franca esperantisto kaj publicisto.

Houbart eldonis en 1909 la gazeton Esperanto-Nouvelles, kiu fariĝis, unu jaron poste, La Movado, monata ilustrita periodaĵo, tiuepoke grava franca propaganda revuo. Li redaktis kaj publikigis ĝin de 1910 ĝis 1914 kaj de 1923 ĝis 1933. Houbart faris multajn intervjuojn pri Esperanto kun eminentaj personoj, verkis multnombrajn propagandajn artikolojn ktp.