Regiono Ĝajzano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
situo de la emirlando

La emirlando Ĝizano (arabe ‏جيزان‎) estas unu el la 13 emirlandoj aŭ provincoj (arabe manatik idarija, singulare mintaka idarija) kiuj sume konsistigas la teritorion de Sauda Arabio. Ĝi situas en la pleja sudo de la lando, borde de la Ruĝa Maro kaj lime al Jemeno.

La plej granda urbo de la emirlando estas la samnoma ĉefurbo Ĝajzano. La emirlanda areo ampleksas 11 671 kvadratajn kilometrojn. Laŭ la stato de 2010, en ĝi vivis 1 359 790 loĝantoj. La loĝdenso sekve estas po 116,5 loĝantoj laŭ kvadrata kilometro, signife pli alta nombro ol en iu alia parto de Sauda Arabio.

La emirlanda teritorio dividiĝas en 14 guberniojn (arabe plurale محافظات, muhafazat, singulare muhafaza). Tiu nombro ankaŭ inkluzivas la emirlandan ĉefurbon Ĝajzano, kiu havas apartan statuson kiel memadministrata urbo (amana) kaj estas regata de urbestro (amin). La emirlandaj gubernioj pludividatas en po plurajn subguberniojn (marakiz, singulare markaz).