Emscher-Zono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emscher-Zono
Regiono

LandoGermanio
Federacia landoNordrejn-Vestfalio



Emscher-Zono (Tero)
Emscher-Zono (Tero)

vdr

La Emscher-Zono estas regiono en Germanujo laŭlonge de la rivero Emscher en la orienta kaj norda Ruhr-Regiono. La superpeza parto de la naturregiono de la Emscher-Zono nomiĝas Emscherlando. En la okcidento ekde Oberhausen la Emscher-Zono etendiĝas ĝis en la Malsuprorejnan Malaltebenaĵon.

La Emscher-Regiono estas ŝanĝiĝanta industripejzago. La malnovaj minindustrioj parte retiriĝas, postlasante grandajn areojn por onta nov- kaj aliuzado. La ekonomia regiono estas ŝanĝiĝata per riparo de la pejzaĝo kaj de industriaj konstruaĵoj, ministaj kolonioj estas modernigataj, kaj pli verdaj areoj estas kreataj. Plenkoncepto por tio estas la Emscher Landschaftspark.

En multaj kampoj de la Emscher-Zono jam sukcese ekloĝis entreprenoj de loĝistiko, de servo kaj de moderna produktado aŭ de komerco. Elstara ekzemplo estas la aliuzado de grandaj areoj de la iama HOAG (Gutehoffnungshütte) por la butikaro CentrO.

Historie la Emscher-Zonon karakterizas la komenciĝa industriiĝo proksimume 1850, tuj post la konstruo de la unua fervojo de la Köln-Mindener Eisenbahn. Ankaŭ la minteĥniko tiam estis tiel progresinta, ke la dikegaj kovrotavoloj super la karbohavaj tavoloj en la norda Ruhr-Regiono estis trafoseblaj per krutaj ŝaktoj.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Tiu-ĉi artikolo estas tradukaĵo de la samtema artikolo de:Emscherzone en la germanlingva Wikipädie