Endingen AG

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Endingen
Blazono de Endingen
Endingen
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Zurzach
Koordinatoj  47° 32′ 20″ N 8° 17′ 25″ O / 47.53889 °N, 8.29028 °O / 47.53889; 8.29028 (mapo)Koordinatoj: 47° 32′ 20″ N 8° 17′ 25″ O / 47.53889 °N, 8.29028 °O / 47.53889; 8.29028 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1957
Areo 8,46 km²
Alteco 383 m super marnivelo
Poŝtkodo {{{poŝtkodo}}}
Komunumkodo 4305
Mapo de Endingen
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Endingen estas komunumo en la distrikto Zurzach de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 1957 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008. Ĝis 1945 la komunumo Endingen portis la nomon Oberendingen.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Endigen situas en la Surbvalo, ĉe la alfluo de la rivereto Littenbach al Surbo. Al la komunumo apartenas ankaŭ la setlejo Loohof.

La teritorio de la komunumo entendiĝas sur areo de 8,46 km², de kiuj 3,84 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,77 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 593 m s.m. sur la monto Siggerberg, dum la plej malalta punkto troviĝas sur alteco de 380 m s.m. ĉe la bordo de la rivero Surbo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La sinagogo de Endingen
Juda tombejo en Endingen

Vidindaĵoj en Endingen estas la Sinagogo, kiun planis la arkitekto Joseph Caspar Jeuch. La unua sinagogo de Endignen el la jaro 1764 evidentiĝis baldau tro malgranda, kial inter la jaro 1850 kaj 1852 estis konstruita la hodiaŭa pli granda konstruaĵo. Malkutima por sinagogo estas la horloĝo, kiu troviĝas super la portalo de la konstruaĵo.

Ĉe la komunuma limo al Lengnau situas la juda tombejo, kiu dum longa tempo estis la ununura juda tombejo en Svislando.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Endignen limas en nordo al Unterendingen, en oriento al Lengnau, en sudo al Obersiggenthal, kaj en okcidento al Würenlingen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo Endingen estas konektita al la publika trafikreto per tri poŝtaŭtolinioj, nome de Tegerfelden al Baden, de Brugg al Bad Zurzach kaj de Döttingen al Niederweningen. Komence de la 19-a jarcento ekzistis planoj konstrui fervojlinion tra la Surbvalo, kiel daŭrigo de la linio de Zuriko-Örlikon, kiu finiĝas en en Niederweningen. Sed la projekto dum la 1-a mondmilito en la jaro 1915 estis forlasita pro monomanko.

Tra Endingen pasas la kantona ĉefvojo n-ro 17 de Döttingen al Dielsdorf.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Endingen datiĝas el la jaro 798 kiel Entingas.

Dum mezepoko en Endingen regis la Habsburgoj. La malalta jurisdikcio apartenis al la Monaĥejo Sankt-Blasien.

En la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion kaj atribuis Endingen al la voktejo de Sigg en la Grafejo Baden. En la jaro 1678 la unuan fojon judoj setlis en Endingen, kiuj pergajnis sian vivon ĉefe ĉe la internacia foiro en Zurzach. La judoj rekte troviĝis sub la administrada respondeco de la vokto en Baden. Ili ne rajtis agrikulturi nek pergajni sian vivon per manlaboro. En la 18-a kaj 19-a jarcento Endingen kaj ĝia najbara komunumo Lengnau estis la ununuraj komunumoj en Svislando, kie judoj rajtis setli. Per rasisma dekreto el la jaro 1776 la loĝorajto por judoj en tuta Svislando estis limigita al la du komunumoj Endingen kaj Lengnau, kiujn ili nokte ne rajtis forlasi, kiu forte limigis la movliberecon de la judoj.

Kiam en la jaro 1798 okaze de la Helveta Revolucio francaj trupoj liberigis Argovion, la komunumo dum kvin jaroj apartenis al la tiama Kantono Baden. Pro la militaj ŝarĝoj, kiujn kaŭzis la francaj trupoj al la svisa loĝantaro, la nova ŝtato baldaŭ estis tre malŝatata. Ĉar la judoj subtenis la novan liberalan ordon, malamo estiĝis kontraŭ ili kaj dum la tiel nomita "Pruna Nokto" (germane "Zetschgennacht") tiu malamo eksplodis per atako de bandaĉo de 800 loĝantoj el la najbaraj vilaĝoj, kiuj la 21-an de septembro 1802 atakis la judan loĝantaron en Endingen kaj Lengau kaj rabis ilian havaĵon.

Per la mediacia akto en la jaro 1803 la Kantono Baden estis dissolvita kaj integrita al la nova Kantono Argovio. Endingen fariĝis komunumo de la argovia distrikto Zurzach.

En 1945 la nomo de la komunumo estis ŝanĝita de Oberendingen al Endingen.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Distrikto Zurzach
Bad Zurzach - Baldingen - Böbikon - Böttstein - Döttingen - Endingen - Fisibach - Full-Reuenthal - Kaiserstuhl - Klingnau - Koblenz - Leibstadt - Lengnau - Leuggern - Mellikon - Rekingen - Rietheim - Rümikon - Schneisingen - Siglistorf - Tegerfelden - Unterendingen - Wislikofen