Endokardio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La endokardio estas la plej interna tavolo (el entute kvar tavoloj) de la kora parieto. Al la endokardio apartenas ankaŭ la kvar korvalvoj.

Funkcio[redakti | redakti fonton]

Per sia glata surfaco la endokardio evitas ke la sango gluiĝus al la kora parieto kaj ekestus koaguliĝoj, kiuj povus kaŭzi trombozojn. Krome la glata surfaco plireguligas la sangofluon kaj pliefikigas la koran funkcion. Jam malgrandaj malglataĵoj ekzemple post inflamo (endokardiito), ĝenas tiun bonan snagofluon kaj povas gvidi al plimalgrandiĝo de la kora funkcio.

La korvalvoj funkcias kiel mekanikaj valvoj kaj devigas la sangofluon unudirekten. Tiel ekzemple la mitrala valvo, fermita dum la sistolo, evitas la refluon de la sango de la maldekstra kora ventriklo en la maldekstran atrion, kiam la kormuskolo kontraktiĝas.