Endokrinologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Endokrinologio (greke ἔνδον endon „ene“, κρίνειν krinein "sekrecii" kaj λόγος, lógos, "instruo, scienco") estas la "scienco de la hormonoj".

La endokrinologio ampleksas la preventon, diagnozadon kaj sen-operacian terapion de la malsanoj de la endokrinaj glandoj. "Endokrinaj glandoj" estas tiuj, kiuj sekrecias sian produktaĵon rekte en la sangon, kontraste al la "eksokrinaj glandoj" (ekzemple por salivo, ŝvito aŭ haŭta graso), kiuj transportas sian produktaĵon al la korpoekstero.

La medicina endokrinologio estas subfako de interna medicino, krome ekzistas endokrinologia kirurgio, kiu konsideratas subfako de kirurgio.

La endokrinologio inter alie traktas la sekvajn malsanojn (kiuj fake nomatas endokrinopatioj):