Endre Németh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Endre Németh
Persona informo
Naskiĝo 19-an de novembro 1891 (1891-11-19)
en Pécs
Morto 3-an de junio 1976 (1976-06-03) (84-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo konstruinĝeniero
vdr

Endre Németh [nEmet], laŭ hungarlingve kutima nomordo Németh Endre estis hungara inĝeniero pri hidrologio, profesoro.

Endre Németh [1] naskiĝis la 19-an de novembro 1891 en Pécs. Li mortis la 3-an de junio 1976 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Endre Németh akiris diplomon en Reĝa Teknika Universitato József en 1913. Supozeble li soldatiĝis dum la 1-a mondmilito. Inter 1918 kaj 1922 li projektis konstruaĵojn, fervojojn kaj li faris geodeziajn laborojn, poste li havis postenon en la agrikultura ministerio. Inter 1932 kaj 1935 li laboris en hidrologia oficejo, kie li okupiĝis pri irigacio. Li studis tiun teknologion en Francio kaj Italio. Inter 1940 kaj 1962 li estis katedrestro en la menciita universitato. Li estis dekano dufoje (1946-1948, 1950-1952). Li doktoriĝis antaŭ Hungara Scienca Akademio en 1952. Li ricevis premiojn en 1965, 1974, 1975.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Vízépítési enciklopédia (sen eldonjaro)
  • A korszerű mezőgazdaság vízi feladatai (1941)
  • Hidrológia és hidrometria (1954)
  • Les recherches hydrologiques en Hongrie 1957–1959 (1960)
  • Vízgazdálkodás és vízügyi államigazgatás (1963)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]