Endre Szeghő
Aspekto
Endre Szeghő | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Szegő Endre |
Naskiĝo | la 18-an de marto 1877 en Heves (urbo) (Hungario) |
Morto | la 24-an de novembro 1933 en Budapeŝto (Hungario) |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato, 30B-16-11 |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Endre Szeghő [segO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szeghő Endre estis hungara aktoro. Liaj familiaj nomvariantoj estis Szegheő, origine Szegő.
Endre Szeghő [1][rompita ligilo] naskiĝis la 18-an de marto 1877 en Heves (urbo), li mortis la 24-an de novembro 1933 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Endre Szeghő komencis sian aktoran karieron en 1899, en la sekva jaro li havis rolojn en Kassa. Inter 1901 kaj 1905 li apartenis al Teatro de Kolozsvár, poste li revenis al Kassa. Liaj sekvaj, pli gravaj teatraj stacioj estis:
- Temeŝvaro (1907–1914)
- Nacia Teatro (Szeged) (1914–1919)
- Teatro Belvárosi (1919–1925)
- Teatro Renaissance (1926)
- Gaja Teatro (1928-1933).
Li ricevis premion en 1928. Li havis edzinon, kiu estis aktorino.
Elektitaj teatraj roloj
[redakti | redakti fonton]- József Katona: Bánk bán - Tiborc
- Baum: A nagy hotel - Ledowsky
Elektitaj kinaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Ma és holnap (1912) – princo Kázmér
- A három árva (1923) – rabisto
- Aggyisten, Biri! (1927) – Mács Máté