Enrique Urbizu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enrique Urbizu
Persona informo
Naskonomo Enrique Urbizu Jáuregui
Naskiĝo 6-an de novembro 1962 (1962-11-06) (61-jaraĝa)
en Bilbao
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Universitato de Eŭskio
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristo
vdr

Enrique URBIZU Jáuregui (Bilbao, Biskajo, 6a de novembro 1962) estas hispana scenaristo kaj reĝisoro. Krom tio li estas ankaŭ profesoro pri reĝisorado en la Kina Altlernejo de la Regiono Madrido (ECAM).

Kariero[redakti | redakti fonton]

En 1979 li ekfilmis super-8-ajn kurtojn kun samlernejanoj. En 1987 li reĝisoris sian unuan filmon, nome Tu novia está loca, intriga komedio en kiu partorpenis aktoroj devenaj de la nomita "madrida komedio" (ekzemple Antonio Resines) kaj novaj eŭskaj aktoroj. En 1991 li reĝisoros Todo por la pasta, violenta trilero proksima al nigra komedio, kiu estis nomumita al kelkaj Goya-premioj el kiuj Kiti Manver ricevis tiun de plej bona neĉefrola aktorino.

Urbizu translokiĝis al Madrido por realigi adaptaĵojn de ambaŭ romanoj de Carmen Rico Godoy: nome Cómo ser infeliz y disfrutarlo en 1994 kaj Cuernos de mujer en 1995. Unu jaron poste adaptis rakonton de Arturo Pérez-Reverte “Un asunto de honor” kaj reĝisoris ĝin kun la titolo Cachito. Poste li adaptis la romanon El club Dumas, de la sama aŭtoro, kiun reĝisoris Roman Polanski en 1999 kun la titolo La naŭa pordego.

En 2002 li verkis kaj reĝisoris La caja 507, trilero pri politika korupto en la Costa del Sol kiu ricevis du Goya-premiojn kaj aliajn premiojn en diversaj festivaloj. Tuj poste li reĝisoris La vida mancha (2003), melodramo kun tonoj de nigra kino.

En la 21-a jarcento, li laboris ĉefe por televido, sed en 2011 ankaŭ filmis sukcesan No habrá paz para los malvados por kino.

Filmoj kiel reĝisoro[redakti | redakti fonton]

  • 1988: Tu novia está loca
  • 1991: Todo por la pasta
  • 1994: Cómo ser infeliz y disfrutarlo
  • 1995: Cachito
  • 1995: Cuernos de mujer
  • 1998: El hermano pequeño (por la televida serio Pepe Carvalho)
  • 2002: La caja 507
  • 2003: La vida mancha
  • 2006: Adivina quién soy (por la televida serio Películas para no dormir)
  • 2011: No habrá paz para los malvados
  • 2013: Las aventuras del Capitán Alatriste (ĉapitroj 1 kaj 2)
  • 2015: Misterio en el parque (kurto en Bilbao Bizkaia. Ext. Día.)
  • 2018: Gigantes (1a sezono, epizodoj 1, 2 kaj 3)
  • 2019 Gigantes (2a sezono)
  • 2020: Libertad (serieto TV)
  • 2020: Libertad (filmo)

Filmoj kiel scenaristo[redakti | redakti fonton]

  • 1996: Cachito
  • 1999: La naŭa pordego
  • 2002: La caja 507
  • 2006: Películas para no dormir: "Adivina quién soy" (TV)
  • 2009: Castillos de cartón
  • 2011: No habrá paz para los malvados


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Enrique Urbizu en la hispana Vikipedio.