Entre visillos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Entre visillos
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Carmen Martín Gaite
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
vdr

Entre visillos (Inter fenestrokurtenoj) estis la unua romano de Carmen Martín Gaite, kiu ricevis la Premion Nadal de 1957 kaj publikiĝis en 1958.[1]​ Ĝi estis inkludita en la listo de la 100 plej bonaj hispanlingvaj romanoj de la 20-a jarcento fare de la hispana ĵurnalo «El Mundo».[2]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La romano montras agadon iel okazanta en la urbo Salamanko en la 1950-aj jaroj. Ĝi enhavas banalajn konversaciojn de la protagonistoj, la ĉiutagaĵon de la viroj kaj virinoj de tiu epoko. La romano observas la kondutojn kaj kapablojn stereotipe aparte de viroj kaj de virinoj. Viroj ĉeestis en la kazino, drinkadis, ludis, libere babiladis… Dume, la virinoj restis hejme, teksis, kaj okupiĝis de la familiaj laboroj…

Ĉio pluas tiel ĝis aperas elstara rolulo Pablo Klein, instruisto de germana en la mezlernejo. Je lia alveno, kelkaj virinoj pridemandas sian situacion kaj ekdeziras ŝanĝi sian vivostilon kaj pensaron. La intrigo temas pri la vivoj de ĉiuj kaj la ŝanĝoj kiujn ĉiu rolulo spertas: nome Emilio, Elvira, Pablo Klein, Julia, Rosa, Miguel, Natalia, Mercedes Gertru, Ángel… En tiu romano la verkistino kreas inan rolulon kadre de la ina literatura fenomeno nomita de la "chicas raras" (rarulinoj).

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Komento[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. día, Salamanca RTVE al. «"La Galatea" exhibe un ejemplar de la primera edición de "Entre visillos" (1958) de Carmen Martín Gaite». Salamanca rtv al día: El periódico digital de toda Salamanca. Konsultita la 6an de decembro 2021.
  2. Lista completa de las 100 mejores novelas

Bibliografio[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Entre visillos en la hispana Vikipedio.