Enzersdorf an der Fischa
Enzersdorf an der Fischa | |||||
| |||||
Ŝtato | ![]() | ||||
Federacia lando | Malsupra Aŭstrio | ||||
Distrikto | Bruck an der Leitha | ||||
Urborajtoj | |||||
Koordinatoj | 48°04′46″N 16°36′24″O / 48.07944°N, 16.60667°O (mapo) | ||||
Alto super la marnivelo | 160 m | ||||
Areo | 31,42 km² | ||||
Loĝantaro | 3 163 (stato 2018) | ||||
Loĝdenso | 94 loĝ./km² | ||||
Poŝtkodo | 2431 | ||||
Telefona antaŭkodo | 02230 | ||||
Oficiala kodo | 3 07 06 | ||||
Urbestro | Markus Plöchl | ||||
Partio de komunumestro | ÖVP | ||||
Adreso de la administrejo | Margarethner Straße 19, 2431 Enzersdorf an der Fischa | ||||
Komunuma retejo | www.enzersdorf-fischa.gv.at | ||||
Enzersdorf an der Fischa estas komunumo en Malsupra Aŭstrio, en distrikto Bruck an der Leitha. Krome ĝi apartenas al la historia regiono Industrieviertel [IndusTRI:firtl] (industria regiono). Komence de la jaro 2018 en la komunumo vivis 3 163 loĝantoj.
Enzersdorf konsistas el tri katastraj komunumoj:
- Enzersdorf an der Fischa (norda parto)
- Margarethen am Moos (suda parto)
- Unterwald (neloĝata)
En la romia epoko la areo de Enzersdorf apartenis al provinco Panonio. La nunan nomon oni atribuas al legenda grafo nomata Enci; kredeble la nomo originale estis Heinrich (Henriko) kaj iom post iom iĝis Heinz, Heinzi kaj Enci.
Situo[redakti | redakti fonton]
Enzersdorf situas oriente de Vieno. Trapasas ĝin sud-al-norde la rivereto Fischa kaj la vojo B 60 (Leithastrasse); vojo B 10 (Budapester Strasse) okcident-oriente pasas inter la partoj Enzersdorf kaj Margarethen. Nur ĉ. unu kilometron okcidente de Enzersdorf situas Flughaveno Vieno, kies enirejo tamen foras je ĉ. 10 km.
Kulturo[redakti | redakti fonton]
En Enzersdorf ekzistas blovmuzika orkestro nomata Fischataler Musikverein (Fischatal = "valo de Fischa").
De 1997 ĝis 2005 Enzersdorf estis sidejo de la konata amatora teatra grupo Fischamender Spielleut, kiu tiam transloĝiĝis al Fischamend.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
|