Episkopo de Monmouth

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Episkopo de Monmouth estas la dioceza episkopo de la Diocezo de Monmouth de la (anglikana) Eklezio en Kimrio.

La Episkopujo kovras la historiajn kimrajn provincojn de Monmouthshire kun la Katedralo lokita en "Cathedral Church of Saint Woolos" en Newport, kiu estis altigita al tiu statuso en 1921.

La Episkopejo estas Bishopstow, kiu estas en centra Newport.

La Diocezo estas unu el la novaj diocezoj fonditaj en 1921 kiam la Eklezio en Kimrio fariĝis sendependa de la establita Eklezio de Anglio. La nuntempa episkopo estas lia Pastra Moŝto Dominic Walker OGS, la 9-a episkopo de Monmouth, kiu antaŭe estis Regiona Episkopo de Reading en la Eklezio de Anglio. Lia antaŭulo, Lia Plej Pastra Moŝto D-ro Rowan Williams, estis nomumita Ĉefepiskopo de Canterbury en 2002 - la unua kimra episkopo kiu okupas la postenon depost la Angla Reformacio en la 16-a jarcento. Li ankaŭ estis Ĉefepiskopo de Kimrio kiam li estis nomumita al Canterbury kaj estis titolita kiel "La Plej Pastra Moŝto D-ro Rowan Williams, Ĉefepiskopo de Kimrio kaj Episkopo de Monmouth."

Listo de Episkopoj de la Diocezo de Monmouth[redakti | redakti fonton]

Episkopo de Monmouth [1]
N-ro Postenulo De Ĝis Notoj
1 Charles Green 1921 1928 Ordinita 21 decembro 1921; transigita al Bangor 25 septembro 1928.[2]
2 Gilbert Joyce 1928 1940 Antaŭe Arĥidiakono de Katedralo St David's; ordinita episkopo 30 novembro 1928; emeritiĝis en aprilo 1940; mortis 22 julio 1942.[3]
3 Alfred Monahan 1940 1945 Antaŭe Arĥidiakono de Monmouth; ordinita episkopo 24 aŭgusto 1940; mortis 10 aŭgusto 1945.[4]
4 Edwin Morris 1945 1967 Ordinita episkopo 1 novembro 1945; estis ankaŭ Ĉefepiskopo de Kimrio 1957–1967; emeritiĝis 31 decembro 1967.[5]
5 Eryl Thomas 1968 1971 Antaŭe Dekano de Llandaff; elektita episkopo 14 februaro kaj ordinita 29 marto 1968; transigita al Llandaff 11 decembro 1971.[6]
6 Derrick Childs 1972 1986 Antaŭe Estro de Trinity College, Carmarthen; elektita episkopo 25 januaro kaj ordinita 23 majo 1972; estis ankaŭ Ĉefepiskopo de Kimrio 1983–1986; emeritiĝis en la somero de 1986; mortis pro aŭtomobila akcidento en 1987.[7]
7 Clifford Wright 1986 1991 Antaŭe Arĥidiakono de Newport; elektita kaj ordinita episkopo en 1986; emeritiĝis en 1991.[8]
8 Rowan Williams 1991 2002 Antaŭe Profesoro de Teologio en Lady Margaret Universitato de Oksfordo kaj kanoniko de Christ Church; elektita episkopo 5 decembro 1991 kaj ordinita 1 majo 1992; estis ankaŭ Ĉefepiskopo de Kimrio 1999–2002; tansigita al Canterbury en 2002.[9]
9 Dominic Walker 2003 nun Antaŭe Regiona Episkopo de Reading; elektita episkopo en decembro 2002 kaj akceptita 30 marto 2003.[10]


Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fryde, E. B.; Greenway, D. E.; Porter, S.; Roy, I.. (1986) Handbook of British Chronology, 3‑a eldono, Kembriĝo: Cambridge University Press, p. 295. ISBN 0-521-56350-X.
  2. Charles Green Arkivigite je 2012-05-28 per la retarkivo Wayback Machine. The Church in Wales.
  3. Gilbert Cunningham Joyce Arkivigite je 2012-02-19 per la retarkivo Wayback Machine. The Church in Wales.
  4. Alfred Monahan Arkivigite je 2008-11-20 per la retarkivo Wayback Machine. The Church in Wales.
  5. Alfred Morris Arkivigite je 2008-11-20 per la retarkivo Wayback Machine. The Church in Wales.
  6. Eryl Thomas Arkivigite je 2008-11-20 per la retarkivo Wayback Machine. The Church in Wales.
  7. Derrick Childs Arkivigite je 2011-06-07 per la retarkivo Wayback Machine. The Church in Wales.
  8. Clifford Wright Arkivigite je 2011-06-07 per la retarkivo Wayback Machine. The Church in Wales.
  9. Rowan Williams Arkivigite je 2008-11-20 per la retarkivo Wayback Machine. The Church in Wales.
  10. Dominic Walker Arkivigite je 2009-04-23 per la retarkivo Wayback Machine. The Church in Wales.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]