Epizodoj de Arsène Lupin (dua sezono)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

⇐ Al la ĉefartikolo: Arsène Lupin (televida serio)

EPIZODOJ (1973-1974)[redakti | redakti fonton]

Kvankam la dua sezono estis elsendita unuafoje en Francio pli ol du jarojn kaj duonon post la unua, la produktantoj ne enkondukis ŝanĝojn: la roluloj, la scenaroj kaj la etoso, kiuj karakterizis la temojn de la antaŭa sezono, restis senŝanĝaj. Ankaŭ la komenca siglo, la fama melodio komponita de Jean-Pierre Bourtayre kaj la akompanaj grafikaĵoj, ne estis ŝanĝitaj, fronte al la vasta ŝato ĉe la spektantoj. Ankaŭ por ĉi tiu dua sezono kelkaj epizodoj estis lokitaj ekster Francio, produktitaj de lokaj televidkompanioj.


Sezona n-ro Seria n-ro Originala titolo - En Esperanto Premiera elsendo en Francio
1 14 "Herlock Sholmes lance un défi" - Herlock Sholmes defias 18an de Decembro 1973
Arsène Lupin volas venĝi sian patrinon, kiun ekspluatis kaj mistraktis Dreux-Soubise, malproksima parenco, en la jaroj kiam Lupin estis infano kaj pro tio li ŝtelas lian valoran kolĉenon de diamantoj. Dreux-Soubise sin turnas al la plej lerta detektivo en la mondo, Herlock Sholmes, por retrovi la juvelon. Dum momenta renkontiĝo ĉe la domo de Dreux-Soubise, Sholmes vetas kun Lupin, ke li povos eniri lian fortikaĵon kaj repreni la kolĉenon ene de kvar tagoj. Lupin akceptas la defion kaj elpensas planon por trompi samtempe Sholmes, la polictrupojn de komisaro Guerchard kaj eĉ tutan brigadon de la franca infanterio deplojitan por sieĝi la kastelon.
2 15 "Arsène Lupin prend des vacances" - Arsène Lupin ferias 20an de Decembro 1973
Dum surĉevala rajdado ĉe la normandia marbordo, Lupin vidas viron falegi el klifo kaj morti. Traserĉante liajn dokumentojn, li malkovras, ke la mortinto estas inspektoro Lenormand, kiu certe gvatadis lin por povi aresti lin. Sekve, Lupin decidas alpreni lian aspekton kaj prezenti sin fronte al komisaro Guerchard. Ĉi-lasta plian fojon ne rekonas Lupin’ sed eĉ donas al li la taskon iri al Cannes por gardi ekspozicion de antikvaj inkaaj statuetoj, posedataj de Armin Kesselbach. Lupin jam konas lin kiel tiun, kiu klopodis murdi lian amikon profesoron Ramirez, dum ekspedicio por trovi trezoron en Latinameriko. Lupin certas, ke Kesselbach trovis kaj kaŝis la trezoron, kaj pro tio li volas “konvinki” lin malkaŝi la lokon. Sed Kesselbach estas mistere mortigita, kaj inspektoro Lenormand-Lupin devos malkovri la kulpulon.
3 16 "Le mystère de Gesvres" - La mistero de Gesvres 22an de Decembro 1973
Suzanne kaj Raymonde, la belaj filinoj de la grafo de Gesvres, vekiĝas meze de la nokto pro bruado en sia kastelo. En la halo ili malkovras ŝteliston, kiu survestas frakon, kun cilindra ĉapelo kaj nigra mantelo; li, post afabla saluto al la knabinoj, tute trankvile forlasas la domon: lia aspekto komprenigas, ke temas pri Lupin. La grafo kuŝas senkonscia tere, apud la kadavro de servisto kaj la fakto aspektas stranga, ĉar ĉiuj scias, ke Arsène Lupin neniam murdas. Guerchard kaj la polico ne sukcesas elturniĝi pri la kazo. Nur Isidore Beautrellet, juna kaj verva ĵurnalisto, ŝajne havas klarajn ideojn pri tio, kio okazis: li sukcesas senkulpigi Lupin’ kaj ĉi-lasta, laŭ sia maniero, montros sian dankemon al li.
4 17 "Le secret de l’aiguille" - La sekreto de la klifinsuleto 25an de Decembro 1973
Per ega lerteco kaj aplombo de princo, Arsène Lupin tute sola realigas kolosan ŝtelon: li prirabas la turon de Londono. Kun la riĉaĵoj li ankaŭ forprenas dokumenton, kies enhavo ŝajnas gravega por la nacio: la fama “Pergameno de Vilhelmo la Konkerinto”. Ĉiuj liaj plej danĝeraj kaj grandaj rivaloj, ekde Herlock Sholmes ĝis komisaro Guerchard kaj ankaŭ ĵurnalisto Isidore Beautrellet, tuj spursekvas lin ĝis atingi la klifinsuleton de Étretat, ene de kiu, ili supozas, Lupin konstruis sian kaŝeĵon. Malgraŭ ilia granda foruzo de energioj kaj la multaj policistoj, kiuj akompanas ilin, la surpriza reago de Lupin malpermesos al ili aresti lin.
5 18 "L’homme au chapeau noir" - La viro kun la nigra ĉapelo 27an de Decembro 1973
La tuta Francio travivas doloran eventon: la entombigo de Arsène Lupin. La informo pri lia morto rapide ĉirkaŭiris la mondon. Liaj delongtempaj rivaloj, frontloke Guerchard kaj Sholmes, persone omaĝas al li; ĉiuj virinoj ploras senespere kaj eĉ la Nacia Radio elsendas rektan kronikon pri la funebra rito. Sed Lupin vivas kaj bonfartas: li aranĝis sian falsan morton por partopreni en krozado el Marsejlo, sed li devos rezigni, ĉar li ekkonis belan knabinon, Catherine. Li helpos ŝin malkovri misteron ligitan kun la normandia kastelo en kiu ŝi loĝas, kie enigma viro kun nigra ĉapelo de kelkaj tagoj aperas kaj malaperas, kaj kie la arboj ŝanĝas lokon.
6 19 "L’écharpe de soie rouge" - La skarpo el ruĝa silko 29an de Decembro 1973
Arsène Lupin ekscias, ke lia iama koramikino, dancistino Jenny Saphir, edziniĝos kun milionulo Prévailles, kiun li taksas fripono. Tial li decidas resti proksima al la virino, uzante diversajn alivestiĝojn kaj gardante la altvaloran “Safiron de Ĝingis-Ĥano”, kiun antaŭ kelka tempo donacis al Jenny ŝia maljuna enamiĝinto, generalo Ignatieff. Lupin fakte supozas, ke tio, kion vere deziras Prévailles estas la juvelo kaj ne Jenny. Krome, ekzistas nigra “malbeno” rilate al tiu juvelŝtono: la virino, kiu ĝin perdas aŭ al kiu oni ŝtelas ĝin, certe mortos ene la jarfino.
7 20 "La demeure mystérieuse" - La mistera loĝejo 5an de Januaro 1974
Lupin volas ŝteli la vestaĵon, sur kiu oni kudris juvelŝtonojn kaj kiun posedas Van Houben, komercisto de diamantoj. Sed maskita ŝtelisto rabas la virinon kun la valora vestaĵo kaj poste ankaŭ la tajlorinon, kiu kudris ĝin. Ŝteli diamantojn de ŝtelisto, kiu estis pli rapida ol li, fariĝas fiksa ideo por Arsène Lupin, kiu, sub la alivestiĝo de barono Jean d’Eneris, komencas enketi kun inspektoro Rabloux. La rakonto de la du virinoj forrabitaj kaj poste liberigitaj kondukas ilin al la kastelo de la grafo de Mélamare, kiun Rabloux tuj arestas. Sed Lupin certas, ke la mistera domo, en kiun oni portis la virinojn dum la kidnapo, ne estas tiu en Mélamare.
8 21 "Les huit coups de l’horloge" - La ok batoj el la horloĝo 12-an de Januaro 1974
En la rolo de la rusa princo Paul Sernine - kies nomo estas la anagramo de Arsène Lupin - la fama ŝtelisto gastas ĉe la barono d'Angleroche, kiu loĝas en bela grandbieno kune kun sia nevino Hortense, kies kuratoro li estas, kaj kun ŝia kuzo Gaétan. La celo de Lupin estas akiri altvaloran manuskripton de la 10-a jarcento: ĝi estas ora libro kun miniaturoj de irlandaj monaĥoj, bone gardata en la sekurŝranko de la barono. Dum la restado en la kastelo, Lupin enamiĝas je la bela Hortense, kiu intertempe planas fuĝon kun sia kuzo Gaétan ĉar ŝi ne plu povas elteni la kunloĝadon kun sia onklo. Dum ĉasekskurso, Lupin kaj Hortense malkovras malnovan domon forlasitan de pli ol dek kvin jaroj, en kiu horloĝo tamen ankoraŭ batas la horojn.
9 22 "La dame au chapeau à plumes" - La virino kun la plumita ĉapelo 19-an de Januaro 1974
Post ludvespero en la kazino de Baden, proksime al Vieno, Lupin kaj lia ŝoforo Grognard estas implikitaj en stratakcidento. Lupin vekiĝas en kliniko, kun forta memorperdo, kiu ne permesas al li eĉ rememori sian nomon. Inspektoro Pittora de la viena polico pridemandas lin, ĉar li havis kun si kvar pasportojn de malsamaj personoj kaj naciecoj kaj kelkajn falsajn monbiletojn. Danke al la amema prizorgo de la bela flegistino Elfi, Lupin povos iom post iom rekonstrui sian pasintecon: li estis en la kazino por ”monlavi” falsajn ŝilingojn, donitajn de virino kun plumita ĉapelo, kiu ĉantaĝis lin.

Kvankam oni ne deklaras tion eksplicite, tamen kelkaj aludoj kaj la fizionomio de la doktoro, konjektigas, ke la kuracisto, al kiu sin turnas Arsène Lupin por retrovi sian memoron, estas neniu alia ol Sigmund Freud.

10 23 "La danseuse de Rottenburg" - La dancistino de Rottenburg 26-an de Januaro 1974
En la mirinda germana urbo Rottenburg Lupin savas junulinon el memmortigo. Amélie, jen la nomo de la virino, klarigas al Lupin, ke ŝi havas problemojn pro monomanko, precipe ekde kiam oni ŝtelis de ŝi faman flandran pentraĵon, “La dancistino kun la lignoŝuoj”, kaj la asekurkompanio ne volis repagi ŝin, taksante la pentraĵon falsaĵo. La tezo tute ne konvinkas Arsène Lupin, kiu aktivigas sian densan reton de informantoj kaj eluzas sian tutan lertecon en kamuflado, malkovrante rondon de malhonestaj artkomercistoj. Kiel ĉiam, li primokos ilin ĉiujn.

La originala titolo kaj ĝia traduko en aliaj lingvoj mencias “Rottenburg”, sen klarigi precize pri kiu urbo temas, ĉar havas tiun nomon pluraj urboj en Germanio. Laŭ kelkaj fotografioj oni povas konjekti, ke temas pri Rothenburg ob der Tauber.

11 24 "Le film révélateur” - La filmo, kiu evidentigas 2-an de Februaro 1974
Arsène Lupin planas anstataŭigi aktoron Douglas Dutchman, la kinostelon de la momento, kiu devas ludi en nova filmo realigata en Munkeno. La filmon produktas la kompanio de la tre riĉa senatano Heidkamp, kiu ankaŭ posedas kolekton de valorriĉaj juveloj: ili estas la vera motivo de la intereso de Lupin pri la kinoarto. Realigi ilian ŝtelon estas infanludo por li, sed kun ega surprizo li konstatas, ke la plej valora ŝtono en la kolekto, diamanto Kahinoor, estas falsa. Alia ŝtelisto aktivis pli frue ol li kaj por Lupin ĝi estas nepardonebla ofendo.
12 25 "Double jeu" - La duobla ludo 9-an de Februaro 1974
Lupin veturas en strato de la bavara kamparo kiam sportaŭto, stirata de virino, preskaŭ puŝas lin for el la strato. Li decidas postsekvi ŝin. Li malkovros, ke ŝi estas la edzino de barono von Wiesenberg, posedanto de rajdlernejo, vizitata de lokaj nobeluloj. Kaj, pli interese, ke en la lernejo oni ĵus murdis la instruiston kaj pri la murdo oni suspektas la baroninon mem. Arsène Lupin personigas nobelulon el pompa nomo, grafo Lutz Pindur Prieberg-Hartikofen, por helpi la baroninon kaj malkovri la veran murdinton.
13 26 "Le coffre-fort de madame Imbert” - La monŝranko de sinjorino Imbert 16-an de Februaro 1974
Malgraŭ sia profesio, Arsène Lupin havas personan etikon, kiu puŝas lin respekti kaj helpi la malfortulojn kaj bezonantojn. Pro tio, kiam hazarde li vidas la ruzan sinjorinon Irène Imbert ŝteli la almozon de malriĉa blindulo, li decidas interveni por restarigi justecon, sed laŭ sia maniero. Li tial elpensas planon por ruinigi la avidan virinon sed ĉefe por gajni monon. Tiucele li devos personigi plurajn rolulojn, unue la nelacigeblan advokaton Edward Todd, kiu komence de la historio devas transdoni al sinjorino Imbert grandan heredaĵon el Usono. Ŝi devos aĉeti grandan monŝrankon por konservi la ricevitajn valorpaperojn.