Ariușd

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Erősd)
Ariușd
Vilaĝo
vilaĝo
Lando  Rumanio
Distrikto Covasna
Alinome Erősd (hungare)
Komunumo Vâlcele (Covasna)
Iama hungara departemento Háromszék
Situo 45° 47′ N, 25° 41′ O (mapo)45.777525.6775Koordinatoj: 45° 47′ N, 25° 41′ O (mapo)
Ariușd (Rumanio)
Ariușd (Rumanio)
DMS
Alto super maro 502 m
Poŝtkodo 527177
Loĝantaro 514 (en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 64960
vdr

Ariușd [arjuŝd] (hungare Erősd [eroeĵd]) estas vilaĝo en Rumanio 12 km sudokcidente de Sfântu Gheorghe. Administre ĝi apartenas al la komunumo Vâlcele, kies centro situas 10 km norde kaj estas atingebla per la komunuma vojo DC33A, tiam la distrikta vojo DJ103 kaj fine peco de la nacia vojo DN13E.

La plej proksima fervoja stacio estas en Colonia Bod, 7 km okcidente.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

En 1910 ĝi havis 481 loĝantojn (rumanoj, hungaroj), en 1992 498 (65 % da rumanoj, 35 % da hungaroj). En 2002 estis 514 loĝantoj, inter ili 42,0 % da rumanoj, 29,6 % da hungaroj kaj 28,2 % da romaoj[1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝia unua mencio estas en 1520. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 Erősd apartenis al Hungario (Háromszék).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  1. Recensământul populației și al locuințelor – martie 2002 (rumane) (XLS) (2002). Arkivita el la originalo je 2013-10-14. Alirita 2013-03-09.
  1. Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]